Esperanta Civito

Arĝenta jubileo de MOS-decido


Antaŭ precize dudek kvin jaroj, 17 majo 1990, Monda Organizo pri Sano forigis samseksemon el la listo de la psikaj malsanoj. Tial, ekde 2005, la Deksepa de Majo fariĝis la Monda Tago kontraŭ Homofobio.

Psika malsano per si mem ne estas delikto, tamen, laŭ Amnestio Internacia, en sepdek ok ŝtatoj samseksemo estas delikto aŭ eĉ krimo. En sep el ili (Saudi-Arabio, Irano, Jemeno, Maŭritanio, Sudano, parto de la Niĝeria federacio kaj suda Somalio) la puno por samseksaj rilatoj estas la morto: evidente la plej radikale islamaj socioj.

Laŭ raporto de FRA (Fundamentrajta Agentejo) Italio estus la EU-lando kun plej granda homofobio socia, politika kaj institucia. Ĝenerale tamen la socioj de la iama "reala socialismo kaj planekonomio" ŝajnas pli homofobiaj ol la okcidenteŭropaj. Ĉu en marksismo-leninismo ĝermis la sama pensmaniero de Islamo?

Sur la alia flanko, Danlando agnoskis kiel unua en la mondo la samseksan partnerecon, jam antaŭ la MOS-decido (1989). Dum Nederlando kiel unua agnoskis la samseksan edz(in)econ (2001). La Universala Deklaracio pri la Homaj Rajtoj (1948) inkludas implice poligamion, sed ekskludas samseksan nupton.

En Usono, Barack Obama estas la unua prezidento kiu sin esprimis favore al samseksemuloj. Historie, estas rimarkinde ke en la kodo de la Tria Regno sodomismo estis klasita kiel delikto, dum safismo ne.

En Esperantio jura referenco estas la leĝo pri familia juro (Lex Valeria), aprobita de la Civita Senato en julio 2008. Ĝi agnoskas la samseksan partnerecon, sed ne atribuas al ĝi la valoron de geedzeco, por ne kolizii kontraŭ la Universala Deklaracio pri la Homaj Rajtoj, kiu estas konstitucie referenca por la leĝoj de la Esperanta Civito.

Por hiperfundamentistoj: la zamenhofa vorto por "gejo" estas "vir/adult/ul/o" -- kio multon klarigas pri lia percepto tiurilata.

(Giorgio Silfer, vickonsulo)

[HeKo 574 8-C, 17 maj 15]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0131 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0416 s s 
  Total: 0.0547 s s