Esperanta Civito

Du literaturaj kafejoj de nia PEN en majo


Esperanta PEN-Centro informas pri du literaturaj kafejoj en majo 2015. La unua okazos morgaŭ ekde 17h30 ĉe Landa Fremdlingva Biblioteko en Budapeŝto, zorge de Fajszi Amika Rondo. Gastos prof. d-ro Walter Zelazny, sekretario de la Esperanta PEN kaj senatano de la Esperanta Civito. Li prezentos, intervjuate de d-ro György Nanovfszky, la varianton en nia lingvo de sia verko pri Lazaro Ludoviko Zamenhof.

La Turka PEN-Centro invitis d-ron Giorgio Silfer al literatura kafejo en Istanbulo, ĉe prestiĝa ĉefurba librejo, 28 majo 2015 je 18h00.  La eventon enkondukos la turka verkisto Tarik Günersel, kiu ankaŭ interpretos la parolon de la gasto (sen. Silfer sin esprimos en la angla, laŭ peto de la turkaj gekolegoj).

La turka evento donos la unuan okazon por antaŭpremiere prezenti la verkon "Historio de la esperanta literaturo", kies kunaŭtoro estas prof. d-ro Carlo Minnaja. Ĉeestos ankaŭ la Konsulo de la Esperanta Civito, sen. Marie-France Conde Rey, kaj la vickonsulo pri klerigado, d-ino Perla Martinelli.

Tra grava loka radio sukcesan antaŭpremieran prezenton pri la sama verko ĵus faris ankaŭ c-ano Minnaja en Padovo.

[HeKo 575 2-B, 20 maj 15]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0155 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0443 s s 
  Total: 0.0598 s s