Esperanta Civito

Aperis la numero 4 de "Afrikume"


Okaze de la inaŭguro de la Monda Socia Forumo en Najrobo aperis la kvara numero de "Afrikume", la afrika cirkulero de Kultura Centro Esperantista, distribuota ankaŭ kiel suplemento de "Heroldo de Esperanto".

Verdire "Afrikume" ne multe okupiĝas pri MSF, kie ĉeestas oficiala delegacio de la Esperanta Civito, gvidata de sen. Dieter Rooke. Plej grandan atenton la redaktoro, c-ano Adjévi Adjé en Lomeo, dediĉas al Zamenhofaj Tagoj (en Burundio kaj Kongolando) kaj al tuj postaj landaj kongresoj (en Niĝerio kaj Togolando).

Aparta gasto estas c-ano Frederiko Nimubona, intervjuita kiel prezidanto de SIPU, paktinta establo en Burundio, kunorganizonta la duan Afrikan Esperantologian Semajnon de KCE.

La gazeto estas la sola kiu, kun fotoj, prezentas ankaŭ al ne afrikanoj la evoluon de la afrika Esperantio. Ĝi estas nepre utila al ĉiu kiu volas orientiĝi pri la tiea situacio.

[HeKo 321 4-B, 20 jan 07]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.1000 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0414 s s 
  Total: 0.1414 s s