Esperanta Civito

ENa en la junulara sekcio de NFI

Esperanta Naturamikaro estis oficiale invitita al kunlaboro kun la junulara sekcio de Naturfreunde International, kies sekretariato situas en Prago. La inviton komunikis f-ino Ŝarka Bambasova, nome de la tuta teamo.

La unua alesto de la esperantlingvaj reprezentantoj koincidos kun la festo pro la 40-jariĝo de la junulara sekcio mem, komence de septembro 2015. Niaj delegitoj iros por lerni, profundigi la rilatojn kaj vidi kiel kontribui al la diversaj projektoj de IYNF.

Dum sia jam 40-jara ekzisto la junaj naturamikoj kreis forte engaĝitan teamon, kio multe esperigas pri la estonteco de la naturamika movado. Verŝajne la malkoincido inter la junulara sekretariato kaj la centralo en Vieno estas pozitiva atuto.

[HeKo 575 6-B, 17 jun 15]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.1508 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0394 s s 
  Total: 0.1902 s s