Esperanta Civito

Silenta demisio de Jorge Camacho


Ekde januaro 2015 Jorge Camacho ne plu estas redaktoro de "Beletra Almanako". Lia eksiĝo okazis tute senbrue: eĉ en la plej ofte vizitataj retpaĝoj (ekz. Vikipedio), en lia blogo mem ĝis nun aperas neniu informo pri la ĉeso de lia redaktoreco. Nur atentaj legantoj de la kajero eldonata de Mondial rimarkis, ke plu aktivas en la redakcio liaj kolegoj Dasgupta, Ertl, Westover, kaj ke envenis (anstataŭ li?) Jesper Jakobsen kaj Suso Moinhos.

Ĉi-lasta, demandite de "Heroldo de Esperanto", respondis: "Camacho forlasis BA ĉar li sentis, ke la revuo, kiun li lanĉis, estas jam memstara projekto, kaj li preferis fermi tiun periodon de sia vivo. Por okupi lian lokon oni proponis al Jesper Jacobsen kaj mi partopreni la redaktoran teamon. Jesper tuj montriĝis tre kompetenta kaj laborema. Ankaŭ mi akceptis, ne sen ioma hezito ĉar mi antaŭvidis, ke redaktado de revuo postulos sufiĉe da tempo kaj laboro."

Laŭ Suso Moinhos (loĝanta en Galegio) "la nuna BA, kun la nuna konsisto de la redaktora teamo, nepre iel diferencas de la antaŭa, kvankam ni sekvas jam fositan sulkon."

Legu pli en Heroldo de Esperanto

[HeKo 575 9-A, 21 jun 15]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0151 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0371 s s 
  Total: 0.0522 s s