Esperanta Civito

FEM kuplita al Internacia Konsilio de Virinoj


Feminisma Esperanta Movado, post 11-jara ekzistado, elektis sian neesperantistan tegmentan organizon, per unuanima decido de la ordinara Asembleo, kvorume okazinta en Stokholmo, 26 junio 2015. Temas pri Internacia Konsilio de Virinoj (International Council of Women / Conseil international des femmes), kies mondkongreson FEM partoprenis komence de junio, per oficiale invitita delegacio.

FEM ne povus esti nacia konsilio, pro la UN-imita naciŝtata strukturo de IKV (kvankam ne mankas esceptoj laŭ la UNPO-sistemo, ekzemple Tajvano). Sed estis trovita la formulo kiu ebligas al Esperantio havis la saman nombron da voĉoj kiel la ceteraj landaj sekcioj. Ĉi-lastaj ĝenerale ne havas individuajn membrojn, sed estas konfederacioj de memstare ekzistantaj asocioj pri feminismo kaj la temaro aparte grava por virinoj.

FEM kunlaboros kun IKV precipe en Eŭropo kaj Afriko. Ne mankas unuaj esperigaj kontaktoj kun Azio, iniciatitaj de azianinoj mem. La rolo de FEM estas prioritate politika, sed la interesiĝo pri la lingvo mem (ĝuste el aziaj landoj, kiel Israelo, Tajlando kaj Turkio) estas tiel forta, ke neeviteble okazos informado kaj eĉ varbado pri esperanto. Interalie la prezidinto mem (nuna prezidanto por la eŭropa regiono) partoprenos intensivan kurson ĉe Kultura Centro Esperantista la venontan monaton, ankaŭ por poste peti individuan aliĝon al FEM.

Pro ĉi tiu asemblea decido la Esperantianinojn atendas serioza engaĝo. Tio efikos pozitive al kelkaj lamantaj iniciatoj de FEM, unuavice la malfruanta revuo "Femina" kaj la ateliero pri beletra kreivo, kies gvidonton en 2016 necesas trovi, post la definitiva retiriĝo de la ĝisnuna, sen. Giorgio Silfer.

[HeKo 576 4-B, 28 jun 15]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0142 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0442 s s 
  Total: 0.0584 s s