Esperanta Civito

Norda Legacio inaŭgurita en Stokholmo

Per sukcesa Socikultura Semajnfino dediĉita al la esperanto-pioniroj de solidareco la Norda Legacio de la Esperanta Civito estis inaŭgurita 27-28 junio 2015 en Stokholmo, ĉe Solidaritethuset.

Antaŭ atenta publiko, konsistanta plejparte el svedoj, sed kun ĉeestantoj ankaŭ el Bulgario, Ĉeĥio, Hispanio, Francio, Italio, Pollando, sen. Giorgio Silfer kaj c-ino Perla Martinelli prelegis pri tri eminentuloj de la solidareco: Hector Hodler, Pierre Ceresole, Edmond Privat. Ili ĉiuj ligis sian strebon por solidareco al pacifismo kaj al esperanto, kiel bazaj rimedoj por atingi la saman celon.

Hector Hodler strebis al asocio funkcianta paralele al la Ruĝa Kruco, kiel pansanta la spiritajn vundojn de la milito kaj samtempe kreanta eliton, avangardon el konstruantoj de paca internacia ordo. La idealismon de Hodler ricevis praktikajn aplikojn unuflanke de Pierre Ceresole, per la fondo de la Internacia Civila Servo, alternativa al la soldatservo sed precipe kreanta transnacian solidarecon inter militintaj popoloj; kaj aliflanke de Edmond Privat, kiu kombinis politike institucian celon (mondfederismon) al nova popol-liberiga metodo (la neperforto de Gandhi).

La lecionoj de Hodler-Ceresole-Privat estas gravaj por la Esperanta Civito, emfazis ĝia Konsulo, Marie-France Conde Rey, inaŭgurante la Nordan Legacion. En sia alparolo ŝi skizis la strukturon de la nova Esperantio, inspirita de idealoj kiujn la malnova neglektas.

La semajnfino daŭris per antaŭpremiera prezento de la verko "Historio de la esperanta literaturo", aŭtorita de c-anoj Carlo Minnaja kaj Giorgio Silfer.

[HeKo 576 5-C, 1 jul 15]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0163 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0487 s s 
  Total: 0.0650 s s