Esperanta Civito

UEA-direktoro: jam 75% plenumita HeKo-prognozo

Hispanlingve (mis)edukita antiraŭmisto komentariis en skandalgazeto la prognozon aperintan en HeKo 573 8-A: "Tamen pri ambaŭ postenoj [redaktoro kaj ĝenerala direktoro] nenio estas certa, krom du aferoj: la du oficoj ne koincidos en unu persono, kaj tiu estos nek virino nek afrikano – UEA ne estas sufiĉe evoluinta por tio". Jen lia komentario:

"Kia absurda idiotaĵo, kiu superas ĉiujn limojn - eĉ tiujn larĝajn limojn, kiujn la Civito permesas al si mem. Kial estos nek virino nek afrikano? Ĉu UEA nun subite iĝis mizogina kaj rasisma organizo? Ĉu la Civito havas iun pruvon de tio? (la simpla deziro kalumnii ne validas kiel pruvo). Se tiujn postenojn okupos nek virino nek afrikano, tio certe ŝuldiĝos ne al ia de la Civito elpensita UEAa mizogineco aŭ rasismo sed al neekzisto de tiaj kandidatoj aŭ al ekzisto de aliaj kandidatoj kun pli bonaj kvalifikoj."

Emfazinte ke nur la HeKomunikoj markitaj per C esprimas oficialan starpunkton de la Esperanta Civito (kaj ĉi tiu estas markita per A: Aliaj interesaj), ni rimarkigas ke la afrika kandidato al la menciita posteno ja ekzistis: c-ano Koffi Gbeglo. Li eĉ ne ricevis respondon, krom nerekta, per la gazetara komuniko de la UEA-prezidanto pri la selekto de tri el la ses kandidatoj: tri inter kiuj ne situas lia nomo. Plie, inter tiuj tri ne situas la nuna (provizora) redaktoro de la UEA-organo: nenia koincido inter redaktoro kaj direktoro, kiel prognozite.

Do la prognozo jam pruviĝis kiel vera je tri kvaronoj. Nun ni vidos kio okazos pri la lasta kvarono, ĉar (male ol skribis la antiraŭmisto) kandidatino ja ekzistas, eĉ inter la selektitaj: f-ino Veronika Poór el Hungario. Jen venas amuza alternativo: aŭ la Estraro de UEA pravigos tute la prognozon, ne elektante ŝin, aŭ ŝi estos dankema ankaŭ al HeKo, ĉar interalie por dementi nin eble ŝi estos elektita...

Cetere pri la mizogineco en la tradicia Esperantio (ne nur UEA) sufiĉas (re)legi la komentarion de Pawel Fischer-Kotowski. Kaj (plaĉe aŭ malplaĉe) nur en la Esperanta Civito virinoj havas elstare gvidajn rolojn: ne hazarde Feminisma Esperanta Movado aliĝis al la Pakto.

[HeKo 577 1-A, 23 jul 15]

sen. Anna Bartek komentarias:
La parto pri ILEI ne estas plu aktuala, en la komentario de s-ro Fischer-Kotowski: ne plu estas ses virinoj el naŭ estraranoj, sed nur tri el sep. Kaj el la tri, nur unu sidas en la ekzekutiva triopo: prezidantino Grosjean, apud sekretario Malanda kaj kasisto Harris (vicprezidanto ne anoncita). Do ILEI reeniris la sulkon de la ĝenerala tradicio.

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0152 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0406 s s 
  Total: 0.0558 s s