Esperanta Civito

Lomeo replikas al Roterdamo: legitima kongreso

"Nia kongreso en decembro estas ĉiam legitima" asertas c-ano Koffi Gbeglo, replike al la estraro de UEA, kiu deklaris la malon pere de vicprezidanto MacGill"Afrika Kongreso de Esperanto neniam apartenas al iu alia esperanto-organizaĵo. Se ĝi vere apartenus al iu alia esperanto-organizaĵo, tiu ĉi parolu pri ĝia naskiĝo, kiel montriĝas sube en KONSCIU 71. La estraro de UEA scias nenion pri afrika agado. UETA promesas flugbiletojn kaj senpagajn restadojn al UEA-estraranoj en Togolando en decembro 2015. Tiam ilin afrikaj esperantistoj instruos pri Esperanto en Afriko. Ĝis nun ili ne respondis la oferton. Tiu ĉi plu validas. Mi esperas, ke ili decidos dum la UK en Lillo kaj venos al Togolando por lerni de afrikaj esperantistoj."

Jen la versio de Lomeo, laŭ la citita retbulteno:

En aŭgusto 1987, dum la 72a UKo en Varsovio (Pollando) la tiama estraro de UEA klare diris al la afrikaj esperantistoj tiam partoprenantaj la UKon, ke en 1990 ne povos okazi en Afriko la UKo promesita en Sofio. Kun la paso de la tempo montriĝis klare, ke tiu UKo certe ne okazos en Afriko, sed en Kubo. "Io tamen okazu" decidis Hans Bakker kaj Gbeglo Koffi, kiuj organizigis kongreson en Afriko. Tiam la nomo "Afrika Kongreso de Esperanto" (AKE) tute ne aperis. Ĝi devis poste aperi en 2010 kun la fondo de UETA (Unuiĝo de Esperantistoj en la Tuta Afriko).

La kongreso, UK-surogato, okazis en Togolando fine de 1990 (Notse :27/12/1990 - 02/01/1991) kaj nomighis UAK (Unua Afrika Kongreso). La postan jaron ĝi okazis en Benino (Cotonou : 08-31/12/1991) kun la nomo DAK (Dua Afrika Kongreso). Sekvis TAK en Ganao (Winneba :23/12/1994 - 02/01/1995) kaj KvAK en Tanzanio (Moshi: 26/12/1995 - 03/01/1996). En raportoj pri la kongreso, Koffi tiam menciadis AK por Afrika Kongreso. Tial li nomis UAK-on la Unua AK, kaj tiel estas Dua AK ghis la kvara AK. Kiam naskiĝis UETA en 2010, ĝia statuto menciis AKE por Afrika Kongreso de Esperanto. Kiel organiziĝis UAK, DAK, TAK kaj KvaK?

Jam dum la UK de Brajtono (Britio) en 1989 ekis la preparoj por la unua AK. Hans Bakker, Gbeglo Koffi, Gilles Wallez kaj ties edzino kaj du filinoj kunvenadis. La unua decido tiam estis la organizado de la UK-surogato en Togolando. Koffi revenis al Togolando, kaj la preparlaboroj pluiris. Adanou Efoé, Afantchao-Biakou Yao, Amouzouvi Ekoue Attah, Foley-Alotso Ekoué, Agbolo Messan, Hounnake Raoul, Attiogbe-Agbemadon Mensah, Gbeglo Koffi, Hova Koffi kaj aliaj komencis la laborojn. Tuj sentiĝis la bezono starigi internacian komisionon por gvidi la tutan laboron. Kunveno devis okazi en la domo de Gbeglo Koffi en Lomé (Togolando). S-roj Privas Tchikpe (Benino), Cameron Sacky (Ganao), Antoine Kouassi Kouablan (Kotdivuaro) aldoniĝis al togolandanoj por la organizaj laboroj. En la perleteraj kontribuoj partoprenis ankaŭ Prince Henriko Oguinye (Nigherio), Alphonse Diatta (Senegalio), Jean-Marie MbogeMbele (Kamerunio), Oliver Mazodze (Zimbabvo); Minani Justin (Gabono), Minani Matabaro (Tanzanio) ktp. Jen la unua AK bone okazis.

Sekvis la dua AK, por kiu ne formaliĝis tiu ĉi organizado, tamen okazadis ĉiam interrilatado inter esperantistoj afrikaj por la organizo de la kongreso. Tiel estis ankaŭ por la tria AK kaj kvara. Pri la kongreso en Benino scias Mireille Grosjean kaj SCIOJ SEN BARILOJ. Intertempe decas mencii, ke en 2006 okazis du regionaj kongresoj en Afriko, unu en Badagry (Niĝerio) kaj dua en Bujumbura (Burundio). Pri la organizo de tiuj kongresoj decidis la afrika komisiono de UEA starigita en 2000 de Gbeglo Koffi kaj gvidata de li de 2004 ĝis 2005.

La termino AKE por Afrika Kongreso de Esperanto aperis en 2010 kiam fondiĝis UETA (Unuiĝo de Esperantistoj en la Tuta Afriko). Por ĉiam memorigi la jam okazintajn kongresojn UAK, DAK, TAK kaj KvAK la afrikaj esperantistoj de UETA akceptis nomi ilin AKE kaj tiam lanĉis la ideon pri organizado de la kvina AKE jam en 2011. "Libera Folio" de Kalle Kniivilä povus atesti pri tio. Tiu planita kongreso ne povis okazi ĝis Mireille Grosjean iniciatis sian renkontiĝon en Benino kun sia kreaĵo "Scioj sen bariloj" fine de 2014. Afrikaj esperantistoj de UETA tute ne konstraŭstaris, ĉar tio helpas la movadon en Afriko. Dum tiu kongreso oni decidis okazigi alian en Burundio en 2016. Kiam nun UETA havas la rimedon ion organizi ĉiam por helpi la movadon en Afriko, ĝi decidis okazigi la sesan AKE en Togolando, kaj tial la sepa okazos poste, kredeble en Burundio. Ĉar la bezono pri la sepa sentiĝas, jam en la kulisoj de UETA oni flustras Niĝerion kiel la gastiganton de la sepa AKE. Venontaj tagoj ion certigos. Nu, ĉu ne decas havi ion iel strukturitan kiel organizilon de AKE? La konsilio de UETA ĵus proponis ion. Ni vidu!

Du laborgrupoj ĵus stariĝis por la organizado de AKE (Afrika Kongreso de Esperanto). La unua estas KOKAKE (Konstanta Organiza Komitato de AKE), kaj la dua, LOKAKE (Loka Organiza Komitato de AKE). Dum la unua konsistas el esperantistoj tra Afriko, la duan konsistigas esperantistoj de la lando, kiu gastigas la kongreson. La taskoj de KOKAKE estas la ĝeneralaj preparoj ĉiamaj de AKE, dum LOKAKE zorgas pri la lokaj aranĝoj. Laŭ la nunaj taksoj, ĉiu el tiuj laborgrupoj konsistas el maksimume dek membroj. Dum LOKAKE laboras por difinita AKE, KOKAKE funkcias konstante tra la jaroj ĝis alia strukturo de Esperanto en Afriko naskighos. La tutan laboron kunordigas ACE (Afrika Centro Esperantista) en Togolando. En tiu ĉi etoso nun okazas la preparoj de la sesa AKE en Togolando en decembro 2015.

Ĉiuj esperantistoj tra la mondo estas invitataj kontribui en la okazigo de AKE, kio fortigas la movadon en Afriko. Afrikanoj unuiĝu por la realigo de tiu ĉi granda laboro. Neniu krom la afrikaj esperantistoj mem organizu la afrikan esperanto-movadon per rimedoj ĉefe afrikaj. Feliĉe nun estas afrikanoj pretaj donaci monegon por realigi esperantajn projektojn en Afriko.

(fonto: KONSCIU 71)

[HeKo 577 3-A, 26 jul 15)

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0810 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0690 s s 
  Total: 0.1501 s s