Esperanta Civito

Intensiva kurso kun lingvotestado en KCE


Ĉi-semajne disvolviĝas en Kultura Centro Esperantista intensiva esperanto-kurso, gvidata de c-ano Giorgio Silfer. "Kiel apogon mi uzas la Ekzercaron de la Fundamento, ĉar ĝi utilas por tuj percepti la facilecon de la lingvo kaj ebligas daŭrigon ankaŭ memlerne" diras prof. Silfer. "Tamen la kurson mi evoluigas laŭ la kapabloj de la lernanto, vekante la intereson pri lingvistiko, historio, geografio, interkulturaj demandoj. Gravas trakti tiujn temojn rekte en esperanto, kio eblas ekde la dua tago".

Fakte la kurso daŭras kvin tagojn, kaj disvolviĝas matene dum tri horoj, plus memstara laboro posttagmeze, inkluzivanta la spektadon de filmoj. La manĝojn oni konsumas kune en la Esperanto-Domo, tiel ke la komencanto aŭdas konstante esperanton.

Relative ofte al tia kurso aliĝas escepta persono (prof. Silfer rifuzas instrui al kiu ajn, kaj li ja instruas sen honorario: la kursokotizo iras tute al la organizanta establo): ĉi-foje lernas mag. Cosima Schenk, prezidinto de Internacia Virina Komitato. Ŝian lernadon apogas Feminisma Esperanta Movado, al kiu ŝi ĵus aliĝis. Danke al la kurso, ŝi ankaŭ montris entuziasmon al KCE, al kiu ŝi ankaŭ aliĝis.

La lingvotestadon faros gec-anoj Anna Bartek kaj Giorgio Silfer, laŭ la LingvoTesta Sistemo de la Esperanta Civito.*

[HeKo 579 2-B, 18 aŭg 15]

* Mag. Cosima Schenk atingis la diplomon fundamentan, nome A2 laŭ LTSEC.
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0173 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0620 s s 
  Total: 0.0794 s s