Esperanta Civito

KCE ree havas kvinopan Komitaton


La Komitato de Kultura Centro Esperantista kunvenis hieraŭ vespere en la Esperanto-Domo de Svislando, sub la prezido de c-ano Giorgio Silfer.

En la tagordo plej unue la alelekto de du novaj komitataninoj: c-ino Perla Martinelli kaj s-ino Cosima Schenk. La unua responsas pri lingvotestado, la dua pri rilatoj kun internaciaj aŭtoritatoj en Svislando. La kooptado de d-ino Perla Martinelli estas konfirmo pri ŝia komitataneco. Lic. Cosima Schenk, kun esperanto-diplomo A2, membro de Feminisma Esperanta Movado, prezidis la Internacian Konsilion de Virinoj (International Council of Women / Conseil international des femmes) ĝis junio 2015. Per tiu decido la Komitato de KCE fariĝis kvinopo.

Pri la venontjara programo estis du decidoj: a) la okazigo de la dua kolokvo pri "Vivanta lingvo de vivanta komunumo", 26 februaro - 1 marto 2016 (dum la kolokvo kunvenos la Asembleoj de KCE kaj de LF-koop); b) por la  Esperantologia Fakultato, literatura katedro, kurso pri la "Historio de la Esperanta Teatro", gvidata de prof. Giorgio Silfer, 11-17 julio 2016. Sekvos decido pri aliaj programeroj, fare de la kunveno kunvokita en novembro.

La Komitato donis sian principan aprobon al la partopreno en projekto pri ĝemelaj urboj, sub difinita kondiĉo. Krome, pro la politika kaj religia neŭtraleco preskribita de la statuto, KCE ne akceptas la inviton subteni la referendumon "Initiative Multinationales Responsables", sed ĝiras la inviton al la Kapitulo de la Esperanta Civito.

(HeKo 579 4-B, 27 aŭg 15)
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0128 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0791 s s 
  Total: 0.0918 s s