Esperanta Civito

"Femina" 38 kun kovropaĝo pri FEMEN


Kiam la redakcio de "Femina" sendigis al siaj legantoj la printempan numeron 37, ĝi esperis ke la sanproblemoj de la ĉefredaktoro estis fine solvitaj kaj la revuo povos repreni sian normalan ritmon. Tio bedaŭrinde ne okazis, kaj la somera numero de 2014, jam preskaŭ preta antaŭ longe, povis esti kompletigita nur en la lasta monato. Do, granda malfruo, sed ni rigardu la numeron: tamen valoris la penon atendi!

La kovrilo per brila flavo atentigas: danĝeron! Femen ne ĉesas frapi! Kaj interne du artikoloj okupiĝas pri la (fi?)famaj ukrajnaninoj: recenzo de c-ino Marie-France Conde Rey, Pli ol femino, FEMEN, pri dokumenta filmo de Alain Margot, kaj FEMEN ne volas kunlaboron de la redakcio, pri maltrafita kontakto kaj amuza “exploit” de la pseŭdobubinoj en Parizo.

Conde Rey malfermas la numeron per interesa rememoro pri unu el la pilieroj de nia feminismo, Jeanne Flourens, pli konata sub la pseŭdonimo Roksano. La titolo sintezas la pensmanieron de la tiamaj membroj de Unuiĝo de Esperantistaj Virinoj (UDEV): "Serioze pensi, bele vesti". Eble ne tiom neglekteblan, kvankam hodiaŭ ĝi aspektas tempofora...

Ampleksan dosiereton Femina 38 dediĉas al la hispana verkistino Ana María Matute, forpasinta 25 junio 2014. Krom artikolo kaj traduko el "La forgesita reĝo Gudú", de Perla Martinelli, la legantoj povas ĝui mikronovelon elhispanigitan de Liven Dek, en rava prezento de la meksika pentristino Leonora Gutierrez. Post tio efektive oni emas pensi pri la graveco de beletro, kaj por tio eble helpos faka artikolo de Martina Martinez Tuya, mem ankaŭ verkisto: "Por kio utilas beletro?".

Kvankam Femina naskiĝis por stimuli la virinan verkotalenton, ankaŭ viroj rajtas aperi sur ĝiaj paĝoj, kondiĉe ke ili okupiĝu pri temo koncernanta virinojn: ni neniam forgesos la mirindan kuniradon kaj subtenon de Leen Deij, kiu verkis por Femina (kaj HdE) ĝis la lasta momento de sia vivo. Do jen ĉi-numere intervjuo al prof. Endre Dudich, kiu parolas pri elstara hungara sciencistino, Mária Vendl, "La damo de la ĉielaj ŝtonoj".

Alia sciencistino, sed pri biologio, la ĉi-numera Nobel-laureato, Christiane Nüsslein-Volhard. Kaj politiko okulu-mas el Svedio per prezento de Helmi Martikainen pri roŭma politikistino en EU, skizo pri reprezentanto de F!, la partio kies slogano prave konsilas: "Feministinoj anstataŭ rasistoj!".

Paĝo laŭ raporto de Lucina Kathman, "La Verkistina komitato de PEN", informas pri ties kunveno kadre de la kongreso en Biŝkeko de PEN Internacia, partoprenita de nia delegitino Chiara Macconi. Ŝajne pli frivola, sed male saĝe instrua kaj stimule esperiga por aĝulinoj, estas artikolo pri Carmen Dell’Orefice, 84-jara modelo daŭre triumfe aktiva: "Beleco ne havas aĝon".

Alimanieran traktadon de la ne ĉiam agrabla virina realo proponas Polina Kalnitskaya per "Ekster la hierarkioj", la tria kaj lasta parto de ŝia enketo pri feminismo en Rusio. Apartan atenton pri la situacio en Belorusio ŝi donos en pliaj artikoloj aperigotaj en "Femina".
 
Komentoj de partoprenintinoj pri la 5a Ateliero pri beletra kaj redakta kreivo, okazinta en Budapeŝto 10-16 majo 2014 sub la aŭspicio de Feminisma Esperanta Movado, kaj informoj el ĝia samjara asembleo estas la temo de la FEM-paĝo. Ĉarma legendo el Gvatemalo leĝere kompletigas la numeron.

Feminan eldonas kaj administras Kooperativo de Literatura Foiro, posedas Feminisma Esperanta Movado. Provekzemplero estas mendebla ankaŭ tra nia redakcio.

(HeKo 579 7-B, 31 aŭg 15)
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0344 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0420 s s 
  Total: 0.0765 s s