Esperanta Civito

Vinko Oŝlak gastis en literatura kafejo en Budapeŝto


En la Landa Fremdlingva Biblioteko de Budapeŝto ĵus disvolviĝis sukcese la 26a literatura kafejo, organizita de Fajszi Amika Rondo sub la aŭspicio de Esperanta PEN-Centro.

Escepta gasto estis c-ano Vinko Oŝlak, kiu prezentis "La progresado de l' pilgrimado", ĵus aperintan verkon de John Bunyan, esperantigita kaj komentariita de Oŝlak mem, kiu elangligis la 400-paĝan tekston. La libro estis eldonita en Ljubljana/Labako ĉe Zalozba Ignis.

Post la prezento vigla dialogo disvolviĝis inter nia kristana filozofo kaj la partoprenantoj. Interalie ĉeestis (eks)profesoroj de ELTE-universitato.

La gaston bonvenigis c-ano György Nanovfszky, prezidanto de FAR kaj vicprezidanto de la Esperanta PEN. Pri biskvitoj kaj trinkaĵoj zorgis c-ino Klára Szabó.

C-ino Anna Bartek anoncis la 27an literaturan kafejon, kiu disvolviĝos 15 oktobro 2015, kun c-ano Zlatoje Martinov, ĉefredaktoro de "Literatura Foiro". Li parolos pri la vivo kaj verkaro de Tibor Sekelj.

(HeKo 580 4-B, 18 sep 15)
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0136 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0431 s s 
  Total: 0.0568 s s