Esperanta Civito

LF-koop kaj FAR funebras pro Árpád Máthé


Kooperativo de Literatura Foiro kaj Fajszi Amika Rondo kolektive, gec-anoj Perla Martinelli kaj Giorgio Silfer persone, funebras pro la forpaso de d-ro Árpád Máthé, okazinta en Budapeŝto 14 septembro 2015. D-ro Máthé estis la fidela kaj valora peranto de "Literatura Foiro" en Hungario dum la jaroj 1970aj kaj 1980aj. Li estis grava referenculo por la kontaktoj inter la redakcio de LF kaj la hungara Esperantio.

Árpád Máthé naskiĝis 8 novembro 1936. Doktoro pri kemio, li aparte kompetentis pri polimeroj, specife en rilato kun farmaciaj esploroj. Li estis ankaŭ valora humanisto, interalie pro sia rilato al esperanto, al kies kulturo li aparte kontribuis kiel bibliografo, iĝinte la plej kompetenta hemerotekisto en la tuta Esperantio, kun imprese vasta kolekto de periodaĵoj. Pri tiu temo li magistriĝis ĉe ELTE-universitato en 1992.

De multaj jaroj vidva kaj malsana, li apenaŭ povis lasi la hejmon. Li estis unu el la tre malmultaj gravaj hungaraj esperantistoj pri kiuj ĉiuj samlandanoj senescepte parolis ĉiam pozitive.

[HeKo 580 8-B, 21 sep 15]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0123 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0442 s s 
  Total: 0.0565 s s