Esperanta Civito

Esperanta PEN eble decida en la mondkongreso


Okdeko da literaturoj en la mondo, inkluzive de la esperanta, estas reprezentataj en la 81a PEN-mondkongreso, inaŭgurita hodiaŭ en Kebeko (Kanado) en ĉeesto de gravaj verkistoj. La ĉeftemo "Tradukado = Kreado = Libereco" donas la eblecon enfokusigi tradukarton ene de la mondliteraturo.

"En la profunda koro de la franclingva Ameriko, en eferveska civito de kulturo kaj kreivo, verkistoj parolos pri justeco kaj libero. La Kebekia Centro de PEN Internacia, unu el la plej antikvaj, ankaŭ arigas homojn el ĉiuj kontinentoj por dialogo pri la tradukisto kiel kreanto, mesaĝanto kiu malfermas fenestrojn kaj kreas pejzaĝojn de kono kaj beleco; samtempe Kebeko inaŭguras sian Domon de Literaturo" komentarias Émile Martel, prezidanto de la Kebekia PEN.

Sub la egido de PEN unika verkistara komunumo diskutas kaj agadas pri esprimlibero tra la tuta mondo. En granda transnacia solidareco, la delegitoj parolos ankaŭ pri areo kie verkistoj devas silenti, kiel Eritreo, Honduraso kaj Saudi-Arabio.

La delegito de la Esperanta PEN estas d-ino Chiara Macconi. Nia voĉo povus esti decida interalie por la elekto de la nova internacia prezidanto, kie konkuras tri virinoj, el Meksiko, Serbio kaj Turkio. Interna konsultiĝo inter niaj membroj kondukis al la unuanima indiko pri Vida Ognjenovic, jam internacia vicprezidanto.

[HeKo 582 5-B, 13 okt 15]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0136 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0425 s s 
  Total: 0.0561 s s