Esperanta Civito

PEN-decidoj pri tradukarto, autor-rajtoj, rifugintoj


La 81a PEN-mondkongreso en Kebeko, kie ankaŭ la esperanta literaturo ĉeestis (nia delegito d-ino Chiara Macconi, komisiita de nia prezidanto c-ano Bertil Nilsson), alprenis gravajn decidojn pri diversaj temoj, aprobante entute dudek ok rezoluciojn.

La plej grava zorgo de la kongreso koncernis la minacatan esprimliberon en la tuta mondo, sed specifaj akcentoj trafis tri temojn: tradukarto, aŭtor-rajtoj, rifuĝintoj.

La Deklaracio de Kebeko strebas defendi la statuson de la tradukistoj ene de literaturo kaj esprimlibero. La gvida rezolucio pri rifuĝintoj kerne konsistas el alvoko al ĉiuj ŝtatoj en la mondo, por ke ili apliku la internacian juron, kiu baze postulas ke rifuĝantoj estu helpataj.

La kongreso rimarkis la kreskantan ekspansion en Afriko, kie la aktiveco de PEN Internacia estas intensa ankaŭ pro alfabetiga programo financata de grava sveda fondumo. Ĵus aliĝis du novaj centroj, la malia kaj la maŭritania.

Jennifer Clement, usondevena hispanlingva verkistino rezidanta de longa tempo en Meksiko, estas la nova internacia prezidanto, elektita je plimulto.

[HeKo 583 2-B, 20 okt 15]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0134 s s(21 Requests)
  PHP: 0.0381 s s 
  Total: 0.0515 s s