Esperanta Civito

Esperanto en la Naturamika Junularo

Post oficiala invito al Esperanta Naturamikaro kiel observanto, kaj sukcesa partopreno en la jubileaj tagoj de IYNF en Prago la pasintan septembron, ENa estis hodiaŭ akceptita kiel partnero en la junulara sekcio de Naturfreunde International.

La delegitoj de ENa ĉe la naturamika junularo estas c-ano Antonio Vázquez (Andaluzio) kaj d-ro Danilo Ratti (Kanariaj Insuloj). La dua partoprenis la menciitan septembran aranĝon.

En sia akcepta decido, IYNF esprimis la deziron ke la ENa-junularo baldaŭ iĝos plena membro, kiel reprezentanto de Hispanio.

La junulara sekcio de NFI havas membrojn nur en Eŭropo: entute dek ses, plus dek unu partnerojn, kun milo da lokaj grupoj. La eŭropecon motivas la fakto ke nur ĉi tiu kontinento havas tiel nomatajn Youth in Action countries (agadjunularaj landoj): EU-membro-ŝtatoj, EFTA-landoj, Sud-Eosta Eŭropo, Orienta Eŭropo & Kaŭkazio, EuroMed-landoj).

Tio interalie klarigas ankaŭ la nunan fortan eŭropecon de TEJO, kun kiu interalie IYNF havas bonajn rilatojn, kadre de la eŭropaj cirkvitoj. Sed esperanto eniris IYNFon (eĉ muzike) nur danke al Esperanta Naturamikaro.

Estas rimarkinde ke IYNF ne situas al NFI same kiel TEJO situas (kaj plu situos) al UEA, ne nur tial ke IYNF havas sian centran oficejon en Prago, kun propra stabo, kaj NFI la sian en Vieno, dum por TEJO kaj UEA ili identas/os en Roterdamo. Ekzistas rilatado de kuna iniciato sen reciproka kontrolo kaj kun plena financa aŭtonomio: io multe pli sinergia ol estas/os por TEJO-UEA.

[HeKo 583 5-B, 25 okt 15] 

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0146 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0406 s s 
  Total: 0.0552 s s