Esperanta Civito

La Blanka grupo interpelacias pri Afriko

La  Senata opozicio, per interpelacio de la Blanka grupestro Anna Bartek, levis demandon pri la nuna strategio de la Kapitulo en Afriko.

"Du Afrikaj Kongresoj de Esperanto estas numeritaj kiel la sesa, specife unu kunvokita de UETA al Togolando en decembro 2015 kaj alia kunvokita de la Afrika komisiono de UEA al Burundio en aŭgusto 2016. Estas tute bone ke la Konsulo donis la aŭspicion de la Esperanta Civito al la unua. Ni tamen rimarkis ke ambaŭkongrese inter la organizantoj situas personoj kiuj havas la esperantan civitanecon" klarigas sen. Bartek. "Tial, nome de la blankanoj, ni dezirus orientiĝi pri la afero, des pli ke la aluditaj civitanoj rezidas ĉiuj en Togolando aŭ najbara Benino."

En Togolando rezidas ankaŭ alia opozicia senatano, sed de la Ruĝa grupo, Didier Apélété Agbolo. Li tamen neniam sin esprimis publike pri la temo.

[HeKo 583 7-C, 27 okt 15]

C-ano Koffi Gbeglo komentarias:
UETA estas tutafrika Organizo por Esperanto, dum afrika komisiono de UEA estas nur laboretgrupeto de la estraro de UEA. Vere mi tute ne komprenas la paŝojn de UEA-gvidantoj. La afrika komisiono de UEA estas simpla laboretgrupeto de UEA kaj tial tute ne rajtas ion decidi pri la tuta Afriko. Multo klaras, ke la afrika komisiono nenial rajtas uzi la terminon Afrika Kongreso de Esperanto, kiun elpensis afrikanoj mem tute memstaraj.
ACE/UETA povis permesi al Mireille GROSJEAN uzi la terminon Afrika kongreso por sia renkontiĝo en Benino. Tial ACE/UETA tute ne reagis tiam por ion malpermesi. Same la kongreso en Burundio en 2016 povos okazi sub tiu ĉi nomo. Sed poste, ACE/UETA tute ne permesas, ke organizaĵoj ne afrikaj uzu tiun ĉi terminon sen antaŭpermeso aŭ kunlaboro de ACE/UETA. Tiusence ACE/UETA pretas kontribui en la organizado de la sepa AKE en Burundio, kaj punktofino por la laborgrupeto de la estraro de UEA uzi la terminon AKE.
Kion sciu la gvidantoj de UEA, tio estas, ke Afriko jam multe suferis en la manoj de la koloniistoj, kaj nun tute ne akceptas, ke tian ankaŭ aliaj eksterafrikanoj faru al ili. Ni konscias pri la sufero en kiun reĝo Leopold II de Belgio ŝovis ne nur Kongolandon, sed la tutan Afrikon per sia parolado de 1883. Ne, afrikanoj tute ne permesos al UEA-gvidantoj iri tian vojon. La sesa AKE de Togolando en decembro 2015 faros tiucelajn decidojn gravajn.

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0139 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0426 s s 
  Total: 0.0565 s s