Esperanta Civito

Amos Oz en la oktobra "Literatura Foiro" (n-ro 277)


Danke al la plej longa rakonto en sia lasta novelaro "Inter amikoj", titolita "Esperanto", Amos Oz situas en la kovropaĝoj de "Literatura Foiro", oktobra numero (277). "Amos Oz kun serena realismo, tamen tanĝita de bedaŭro, atestas la agonion de la kibucoj interalie per la enmeto de 'malnovstila' justulo kies lingvon ĉiu ja bezonus, sed neniu konus en la ĝusta momento": tiel Giorgio Silfer, en la eseo enkonduka al la fragmentoj pri la esperantista kibucano, elhebreigitajn de Amri Wandel kaj Gian Piero Savio.

Mao Zifu kaj Venelin Mitev gastas kiel poetoj en ĉi tiu numero: lirike la unua -- "ŝiaj ridoj akvaj pli sonoras ol moneroj", pli filozofie la dua -- "estas vojoj diversaj... kaj super ĉiuj unu sama ĉielo". Sed plej grava estas la traduko de Nicolino Rossi el "Sento de l' tempo" de Giuseppe Ungaretti. Pli aktuale, Marie-France Conde Rey traduke proponas fragmenton el "Un roman français" de Frédéric Beigbeder.

István Nemere aperas per sia lasta rakonto: "Krimo sen puno", kies halucinan realismon dampas la enhavo de la dana filmo "Ŝanco plia [por patr(in)eco]", recenzita de Giorgio Silfer samnumere. Novela prozo aperas ankaŭ en la recenzo de Sara Spanò pri "La viro el la pasinteco" de Julian Modest.

Zlatoje Martinov dediĉas jubilean omaĝon al Tibor Sekelj, per propra eseo, ties originala dokumento kaj interesa atesto de la vidvino, Elizabeto Sekelj.

Filozofia eseo de Carmel Mallia apudas al pli teologia ol filozofia de Armando Zecchin: ambaŭ tre interesaj.

Zamenhofologie elstaras eseo de Christer Kiselman pri la lingvoj de la Majstro kaj repliko de Armando Zecchin al Francisko Degoul. Kio enkondukas al sociologio, per la recenza pritrakto de "Gvidlibro tra Esperantio" de Aleksandro Melnikov, fare de Carlo Minnaja.

La plej longdaŭran kulturan revuon en esperanto (en sia 46a jarkolekto) posedas, eldonas kaj administras LF-koop. Ĉefredaktoro Zlatoje Martinov, asista redaktoro Perla Martinelli, al kiu ni ŝuldas la grafikon. La revuo estas abonebla ankaŭ tra nia redakcio.

[HeKo 584 1-B, 30 okt 15]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0134 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0420 s s 
  Total: 0.0553 s s