Esperanta Civito

Itala radikala partio: Esperantiano en la Komitato

Duobla surprizo inter la kvardek membroj de la nacia Komitato de la Itala Radikala Partio, elektita 1 novembro 2015 fare de la 14a landa kongreso, en Toskanio.

Neniu gvidanto de Esperanto Radikala Asocio individue kandidatis, sekve ERA forestus de la Komitato, se ne estus laŭrajta asocia reprezentanto (kutime ark. Giorgio Pagano). Pli grave: nenia eĥo pri nia lingvo aŭ aliaj bataloj de ERA en la rezolucioj aprobitaj de la kongreso. Cetere, inter ERA kaj la tradicia esperantismo la situacio ŝajnas pli malbona ol iam ajn.

Kompense, kvankam lasta laŭ nombro da ricevitaj voĉoj, estis elektita ankaŭ c-ano Franco Levi el Milano, lerninta esperanton en 1969 (ĉe Milana Filologia Klubo, instruis Giorgio Silfer) kaj flua parolanto. Dum unu mandato c-ano Levi reprezentis Italan Interlingvistikan Centron ĉe la Forumo de la Esperanta Civito, en kies Senato daŭre sidas ERA-ano, nome Marco Cattaneo.

La nova prezidanto de la partio estas Marco Cappato, eksdeputito ĉe la EU-parlamento, kie li batalis favore al esperanto, kvankam liaj rilatoj kun ERA estas pli glitaj ol glataj.

Kurioza historia detalo: kaj Franco Levi, kaj la patro de Cappato, kaj la nuna Vickonsulo de la Esperanta Civito estis en la 1960aj kaj 1970aj membroj de la sama maldekstra partio (ne la radikala, al kiu c-ano Silfer neniam aliĝis).

[HeKo 584 7-A, 6 nov 15]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0132 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0422 s s 
  Total: 0.0554 s s