Esperanta Civito

Pola Radio: la hebrea anstataŭ esperanto


Agentejo Reuters informis, ke la Pola Radio elsendos en la hebrea ekde marto 2007, por plifirmigi la rilatojn inter Pollando kaj Israelo kaj por refuti la reputacion de poloj kiel antisemitoj. La unuaj elsendoj estos kelkhoraj.

Oni mencias Adam Burakowski (vicdirektoron de la fako pri eksterlandaj elsendoj de Pola Radio), kiu interalie diras: "Ni volas informi la mondan judan komunumon pri la juda minoritato en Pollando." Rimarko: Pola Radio praktike elspezos por la hebrea tion, kion ĝi ŝparis per la likvido de la esperanto-redakcio...

Pzemek Grzybowski tiel analizas tiun likvidon, en la organo de SAT-Amikaro:
"Pro viaj multaj demandoj rilate la fermon de la esperanto-redakcio de Pola Radio en Varsovio mi informas, ke la afero estas nebula. En landaj ĵurnaloj oni povas trovi informojn, ke la bazo de tiu ĉi decido estas ideologia kaj politika (antisemitismo); certe ne ekonomia, ĉar la kostoj de funkciado de la redakcio estas ĉ. mil eŭroj monate, do preskaŭ nenio kompare kun kostoj de aliaj institucioj."

"La persono, kiu kulpas pri la fermo estas la vicprezidanto de la Pola Radio Jerzy Targalski – fanatika katoliko, antisemito, dekstrula ĵurnalisto, do ulo tipa en la nuna pola registaro, plena je ksenofobio, fanatismo, fermo je la mondo. Oni povas nur bedaŭri ke la protestoj kaj peticioj ne funkciis."

"Laŭdire estos disponeblaj nur materialoj en interreto. Jen nuna Pollando! Ni revenis al la stato de la antaŭa politika sistemo. La diferenco estas nur jena: antaŭe estis ruĝa diktaturo, nun nigra (aŭ eĉ bruna!)."

[HeKo 322 3-A, 27 jan 07]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0147 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0819 s s 
  Total: 0.0966 s s