Esperanta Civito

Esperanto Gården ne plu rolas kiel esperanto-domo


La kooperativo Esperanto-Gastigejo en Lesjöfors (Svedio) definitive prepariĝas por akcepti 50-60 azilpetantojn. Nur "kelkaj ĉambroj restos je dispono por la tranoktigo de vizitantaj dungitoj, volontuloj kaj kooperantoj" precizigas la prezidanto de Esperanto Gården, s-ino Anna Riitamäki-Sjöstrand, rezidanta en la alanda arkipelago (Finnlando).

Efektive kelkaj personoj estos dungitaj por ebligi la prizorgadon de loĝaj kaj manĝaj funkcioj. Renaskiĝos la restoracio Bon'apetit' (fakte neniam forviŝita el la Komerca Registro): bona novaĵo por c-ano Lennart Svensson, gastronomie kompetenta, sed ankaŭ granda kreditanto de la gast(ig)ejo (ŝajne pli ol dudek mil eŭroj).

Konsekvence, dum multaj monatoj la ejo ĉesos funkcii kiel esperanto-domo. Tial la kooperativa estraro jam serĉas solvon por la tradicia somera kurso (1-10 julio 2016) kaj la parte koincida Kultura Esperanto-Festivalo -- bedaŭrinde ili ambaŭ koincidas eĉ kun Baltiaj Esperanto-Tagoj en Litovio.

La unua migra ondo estas atendata jam ĉi-monate. Plej ofte en Svedio temas pri fuĝintoj el Eritreo aŭ Somalio.

[HeKo 586 9-A, 7 dec 15]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0140 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0462 s s 
  Total: 0.0602 s s