Esperanta Civito

Tago de la Esperanta Kulturo en 2015

Laŭ sia statuto Sennacieca Asocio Tutmonda "per konstanta uzado de racie elpensita lingvo kaj ĝia mondskala aplikado," celas "helpi al la kreado de racie pensantaj spiritoj, kapablaj bone kompari, ĝuste kompreni kaj prijuĝi ideojn, tezojn, tendencojn, kaj sekve kapablaj elekti memstare la vojon, kiun ili opinias plej rekta, aŭ plej irebla por la liberigo de sia klaso kaj forkonduko de la homaro al kiel eble plej alta ŝtupo de civilizo kaj kulturo".

Universala Esperanto-Asocio celas "disvastigi la uzadon de la Internacia Lingvo Esperanto; agadi por la solvo de la lingva problemo en internaciaj rilatoj kaj faciligi la internacian komunikadon; plifaciligi la ĉiuspecajn spiritajn kaj materiajn rilatojn inter la homoj, malgraŭ diferencoj de nacieco, raso, sekso, religio, politiko aŭ lingvo; kreskigi inter siaj membroj fortikan senton de solidareco kaj disvolvi ĉe ili la komprenon kaj estimon por aliaj popoloj."

La unua asocio ne mencias esperanton, krom metafore: "racie elpensita lingvo". La dua ne uzas la vorton "kulturo". Kompense, la Esperanta Civito enkondukas ambaŭ vortojn en sian celaron:

"Konforme al la tradicioj establitaj en Bulonjo-ĉe-Maro en aŭgusto 1905, la Civito celas firmigi la rilatojn inter la esperantistoj kiuj sentas sin apartenantaj al senŝtata diaspora lingva grupo, laŭ la difino en la art. 1, § 5, de la Universala Deklaracio pri la Lingvaj Rajtoj, proklamita en Barcelono la 6an de junio 1996. La firmigo de tiuj rilatoj realiĝas per la difino kaj pacama evoluigo de komuna kondutkodo, transnacia kulturo kaj kolektiva identeco.
Ne estante ŝtato, la Civito ne avidas politikan kaj ekonomian potencon, sed celas klerigan, edukan, kulturan evoluon, en komprenemo kaj toleremo rilate al la diversaj pensoskoloj al kiuj persone aliĝas la civitanoj. Teknologiaj kaj financaj rimedoj devas helpi la liberan kaj demokratan evoluon de la civitanoj, kaj ne utili per si mem."

En la listo de la rajtoj de la civitanoj, la unuaj du estas: uzi esperanton; kleriĝi kaj klerigi. Evidente, inter ĉiuj esperantistoj ĝuste al la Esperantianoj plej kongruas la festo de la Dekkvina de Decembro, la Tago de la Esperanta Kulturo. Kaj same evidente, al tiu kulturo la Esperantianoj devas kontribui plej multe.

Estus bele se, krom liveri ĉiujare la decembran numeron de eminenta kultura revuo, kia estas "Literatura Foiro", esperantaj civitanoj povus prezenti ĉiujare tian verkon kia la "Historio de la esperanta literaturo", kaj samtempe anonci la lanĉon de transnacia kultura evento, kia espereble estos Arta Renkonto Transnacia en Esperanto, kaj eĉ inviti malfermi novan kulturan retejon.

Ĉio ĉi ekzistas la 15an decembro 2015.

[HeKo 587 7-C, 14 dec 15]

TEJO-ano havanta la esperantan civitanecon komentarias:
Kiam Tutmonda Esperantista Junulara Organizo estos finfine memstara, bonvolu mencii ke en ĝia statuto (nun ne ekzistanta memstare, sed parto de UEA-regularo -- jura monstraĵo, ke el regularo originu statuto kaj ne inverse!) la unua celo estas "disvastigi la uzadon de la internacia lingvo Esperanto, sed jam la dua estas
"kontribui al la evoluo de la esperanta kulturo". Kio pruvas ke TEJO havas unu piedon en Tyresõ, sed alian en Raŭmo...


Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0171 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0606 s s 
  Total: 0.0777 s s