Esperanta Civito

Tensio kun UEA malferme al la Afrika kongreso


"Estas insulta ke iuj eŭropanoj precipe ene de UEA sidas ie en Nederlando, Italujo ktp kaj diktas ordonojn kiuj nepre estos obeitaj, ni malakceptas tion. Iuj pensas erare ke ankoraŭ estas kolonia periodo de mastro kaj servanto, kiam oni praktikas <dividu kaj regu>. Zamenhof ne agis tiel kaj Hans Bakker neniam, anstataŭe ili agis kun respekto kaj amikeco kun homoj de aliaj kulturoj kaj religioj" deklaris c-ano Prince Henry Oguinye, provizora prezidanto de Unuiĝo de Esperantistoj en la tuta Afriko (UETA), per skriba mesaĝo okaze de la hodiaŭa inaŭguro de la sesa Afrika Kongreso de Esperanto en Anirono (Togolando), en ĉeesto de la lokaj aŭtoritatoj kaj de la Vickonsulo de la Esperanta Civito, kiu aŭspicias la kongreson.

"Ni malakceptu alian koloniigon, ni malakceptu submetiĝi, ni malakceptu ke iu dividu nin. Afriko estas kontinento de unu destino kaj sorto"
daŭrigis prezidanto Oguinye. "Neniam akceptu ke iu aĉetu vian konsciencon kaj uzu vin por detrui nian laboron aŭ asocion, tial en Niĝerio ni malakceptas subvencion de UEA aŭ aliaj organizoj, se poste de Roterdamo [Buller, Fettes, MacGill], Romo [Corsetti] aŭ Svisio [Grosjean] oni diktos al ni kion fari aŭ ne fari, kun kiuj rilati aŭ ne rilati ktp".

La peza atako de la UETA-prezidanto kontraŭ UEA kongruas kun la distanciĝo de Roterdamo el ĉi tiu kongreso, kiun UEA deklaris nelegitima, do ne rajtas nomi sin "la sesa". Tiun ordinalon meritus nur la venontjara kongreso sub la aŭspicio de UEA en Rumonge, organizota de la asocio ANEB. Tamen dum la kongreso en Togolando alvenis la informo, ke la burundianoj rezignas pri tiu kongreso, pro la politike malstabila situacio en sia lando.

Ankaŭ dua estrarano de UETA, c-ano Mushosi Birindwa, parolis negative pri la rolo de UEA en Afriko, dum c-ano Koffi Gbeglo ĝenerale glisis super la kulpoj de Roterdamo (veraj aŭ supozataj).

En sia festparolado la Vickonsulo de la Esperanta Civito tute ne aludis al aliaj organizoj, insistante precipe pri la valoroj en la Deklaracio pri la esenco de la afrika esperantismo, kiun la Civito agnoskis.

La Esperanta Civito sendis oficialan reprezentanton al la kongreso, dum UEA, SAT kaj MAS ignoris ĝin, sendante eĉ ne bondeziran aŭ salutan mesaĝon.

[HeKo 588 4-A, 20 dec 15]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0159 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0411 s s 
  Total: 0.0570 s s