Esperanta Civito

Forpasis civitano Armando Zecchin


Profesoro Armando Zecchin mortis hieraŭ en Torino, post vana lukto kontraŭ mjelomo. Li naskiĝis en Cartura, provinco de Padovo, 4 decembro 1924, kaj eklernis esperanton jam en sia tria aĝo (1990).

Absolute ne senila, sed eksterordinare vigla mense kaj korpe, c-ano Zecchin baraktis kun la problemo esprimi sin en esperanto same klere kiel en la itala. Licea profesoro pri greka kaj latina, kun ampleksaj teologiaj kaj filozofiaj konoj, praktikanta romkatoliko, laiko pli kulturita ol kleriko, li penis dum kelkaj jaroj, sed fine li atingis tre kontentigan nivelon en nia lingvo, kun stilo certe riĉa sed malofte kalkea al la itala.

C-ano Zecchin enprofundiĝis pri zamenhofologio kaj ofte eseis pri temoj rilataj al religio, precipe kiel konstanta kunlaboranto de "Literatura Foiro". Membro de Esperanta PEN-Centro, beletre li distingiĝis per 400-paĝa originala romano: "La homo kiu ne sukcesis trompi sin mem" (2012). Inter fikcio kaj membiografio, la verko unikas kiel esploro de prireligiaj duboj ĉe klera eŭropano.

Inter aliaj laboroj, c-ano Armando Zecchin, laŭ stimulo de c-ano Giorgio Silfer, realigis laŭliteran tradukon de la platona dialogo "Kratilo", nun en reviziata manuskripto ĉe LF-koop.

Kondolencas la redakcioj de "Literatura Foiro", "Heroldo de Esperanto", "Homarane", Kooperativo de Literatura Foiro, Esperanta PEN-Centro, Kultura Centro Esperantista.

C-ano Zecchin reprezentis la paktintan establon "Hilelista Esperanto-Komunumo" en la Forumo. Kiel parlamentano lia familio ricevas la kondolencon de la Konsulo nome de liaj gekolegoj, kaj li rajtas la omaĝon de oracio okaze de la venonta parlamenta sesio. La oracion prezentos sen. Anna Bartek, estro de la Blanka grupo.

[HeKo 589 6-C, 6 jan 16]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0139 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0377 s s 
  Total: 0.0516 s s