Esperanta Civito

Kio estas organize nova en Roterdamo?


La komenco de 2016 proponas du organizajn novaĵojn en Roterdamo, ĉe la Centra Oficejo de Universala Esperanto-Asocio. La malpli grava el ili estas la alveno de nova direktoro, kiu vintrofine transprenos plene la oficon de la pensiiĝonta Osmo Buller. Eble meritas emfazon la fakto ke post jardekoj finfine ŝanĝiĝas kaj sekso kaj seksa orientiĝo kaj estetika gusto, sed la evoluon en la rekrutado de la stabanoj jam evidentigas la kovropaĝoj de la UEA-organo, laste en la januara numero.

La efektiva organiza novaĵo estas la enkonduko de volontuloj en la salajratan oficistaron. Tio estas jam delonge praktikata ĉe TEJO, kiu eĉ du volontulojn dungas, kaj ĝuste antaŭhieraŭ decidis pri la sorto de sia pola prezidinto, kandidato al volontulado. Verdire la nocio "volontulo" ne koincidas kun la difino en PIV: jam temas pri portempa dungito (la deĵoro daŭras dek du monatojn, kutime), ricevanta salajron malpli altan ol sindikate akcepteblan en Nederlando, sed certe bonvenan por tre multaj intelektaj senlaboruloj en kaj ekster Eŭropo. Plia diferenco: la mono ne venas el la asocia kaso, sed el publika subvencio.

Do inter la raŭmisma-federisma buralisto kaj la finvenkisma-centralisma burokrato profiliĝas tria tipo de oficisto. Ĝis nun UEA utiligis la unuan tipon nur por la ĉefredaktoroj de siaj periodaĵoj (ne nur "Esperanto", sed ankaŭ "Kontakto", kiu pro la nova kontrakto UEA-TEJO fariĝus definitive proprieto de UEA -- kia sendependiĝo!) kaj ĝenerale bezonis burokratojn, formanĝante por iliaj salajroj kaj socialaj rajtoj du trionojn de sia jara buĝeto, kaj tial enkondukante konstantan, strukturan deficiton en sian jarkalkulon. Ekde nun venos ĉiujare novaj homoj, kiuj vicos volontule (legu: kiel portempaj dungitoj sen sindikata protekto) -- kio eventuale influos pozitive al tiu jarkalkulo; sed se tiel, kial la UEA-Komitato ĵus forigis la malpermeson prezenti deficitan buĝeton?

Kaj kiu estos la modelo por tiu tria tipo de oficisto? Se la Universala (Esperanto-Asocio) havus milionojn da membroj, la respondo estus facila: la bahaaj volontuloj en Hajfo, ĉe la Universala (Domo de Justeco). Ni vidu kiel funkcias la aferoj tie, kun eĉ okcento da homoj surloke, samtempe, apud efektivaj plentempaj dungitoj (ne nur por ĝardenumado).

(Giorgio Silfer)

Legu pli en Heroldo de Esperanto


[HeKo 589 7-A, 7 jan 16]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0137 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0587 s s 
  Total: 0.0724 s s