Esperanta Civito

Pri Zebrowski TEJO rompita en du alojn

Ne reelektite kiel prezidanto (eĉ ne kiel estrarano aŭ nur komisiito), Lukasz Zebrowski kandidatis por honorariata duontempa posteno de TEJO-oficisto.

Lia kandidatiĝo unue dividis la Estraron, kiu ĝiris la varmegan terpomon al la Komitato. Ĉi-lasta balotis precize duone kaj duone, tiel ke la terpomo revenis al la Estraro.

Antaŭ tri tagoj la plenuma instanco, prezidata de Boris Michael Mandirola, fine elektis la alian kandidaton: Uriel Gurdián el Nikaragvo.

Probable s-ro Zebrowski restas engaĝita por la preparo de la venonta Internacia Junulara Kongreso en Pollando, sed certe la propono pri IJK en Burundio dum 2017 perdas sian ĉefan apoganton, kiu jam situas marĝene en la TEJO-gvidantaro. Ĉu entute tiu kongreso okazos?

[HeKo 590 2-A, 12 jan 16]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0135 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0654 s s 
  Total: 0.0789 s s