Esperanta Civito

Prioritate en la agendo 2016 de la EU-Parlamento

La Parlamento de Eŭropa Unio komencas siajn laborojn en 2016 kun vasta gamo de prioritatoj. Plej aktualas la problemo de la rifuĝantoj kaj la terorisma minaco, la engaĝo kontraŭ la varmiĝo de la planedo kaj la fiska reĝimo por la transnaciaj konzernoj.

La alvenado de rifuĝantoj postulas urĝan respondon al la proponoj de la Komisiono pri kvota laŭlanda sistemo por kanalizi la alfluan ondon, inkluzive de la kreo de EU-agentejo kun pli da povoj pri la landlima kontrolo. Sed la rapida evoluo de la cirkonstancoj povas preterpasigi la proponojn mem.

La terorismaj atencoj de 2015 donis novan impulson por la utiligo de la datumoj de aviadaj vojaĝantoj fare de la sekurecaj servoj. Provizora akordo inter la registaroj kaj EU, atingita lastmonate, estas voĉdonota de la Parlamento. Sekvos definitivaj balotoj pri la grandigo de la povoj de Europol, en la lukto kontraŭ terorismo. Ĉi tiuj prioritatoj diverĝas de la zorgo pri la telematika datumprotektado, sed ankaŭ pri interreto la procezo daŭros.

Harmoniigo de la impostado de la transnaciaj entreprenoj estas paŝo survoje al komuna fiska reĝimo. Sed la vojo ŝajnas ankoraŭ longa.

Parlamenta komisiono okupiĝos specife pri la skandalo de testomanipulado ĉe aŭtofabrikoj, unuavice la germana Volkswagen. Tio paralelos al la unuaj decidoj pri la aplikado de la akordo de Parizo pri la klimato.

Kompreneble ne temas pri la solaj problemoj pri kiuj okupiĝos la EU-Parlamento.

[HeKo 590 3-E, 13 jan 16]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0149 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0378 s s 
  Total: 0.0527 s s