Esperanta Civito

Alfluas kompetentaj aktivuloj de ekster Esperantio


La Okcidenta Legacio de la Esperanta Civito perfektigis ĉi-semajne sian strukturon, per la kompletigo de la kontora ekipado, la evoluigo de la administraj detaloj kaj la kontaktoj kun la homaj resursoj, danke al la kunordigo de la Vickonsulo, sen. Giorgio Silfer.

Dum la venontaj semajnoj la Konsulo, sen. Marie-France Conde Rey, nomumos la legacian asistanton kaj diversajn korespondantojn, laŭ urboj en la koncernata areo. Ŝi ekzamenos ankaŭ la proponon komisii eksteran konsilanton, nome personon kiu ne parolas ankoraŭ esperanton sed havas konojn kaj kontaktojn ĉe la EU-institucioj kaj gravaj internaciaj neregistaraj organizoj. Temas pri aktivulo profesie kaj politike seniluziigita de tegmenta organizo al kiu referencas ankaŭ grava paktinta establo.

Lastatempe oftiĝas la kazoj de tiaj kadroj, kiuj proksimiĝas al la Esperanta Civito ĉar ili trovas pli kompetentan kaj demokratian medion ol ekster Esperantio. Tiuj personoj forlasas sian asocion (jen landan federacion de naturamikoj, jen nacilingvan PEN-centron, ktp) kaj petas aliĝon al la esperantlingva unuo en la koncernata internacia NRO. La unua kazo jam antaŭ kvin jaroj, kiam d-ino Chiara Macconi eksiĝis de la Svisitala PEN-Centro kaj transiris al la Esperanta, kies delegito ŝi fariĝis ĉe la Komitato pri verkistoj en prizono. Tri tiaj aktivuloj, en Italio, venontsemajne ricevos trejniĝon en specifa lingva studrondo, gvidota de c-ano Silfer en Milano.

Unu el la rezultoj de la starto de la Okcidenta Legacio estas la difino pri la enhavo de la oficiala inaŭguro, 7 majo 2016 en Bruselo, kun programo plejparte turnita al neesperantistoj (tamen esperanto estos uzata por interpretado). La definitiva programo estos baldaŭ anoncita.

[HeKo 593 6-C, 18 feb 16]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0140 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0764 s s 
  Total: 0.0904 s s