Esperanta Civito

Akademio de Esperanto: eminentaj foriroj

Werner Bormann, la prezidinto; Stefan Maul, la ĉefredaktoro de "Monato" kaj gvidanto de la lingva konsultejo; Edwin de Kock, la poeto; Spomenka Ŝtimec, la prozistino; Andrzej Pettyn, la radioredaktoro: ili ĉiuj retiriĝas de la Akademio de Esperanto, rezignante pri rekandidatiĝo fine de la nuna mandato. Tri el ili estis akademianoj dum pli ol tridek jaroj.

La kialoj de la rezignoj estas diversaj, kaj ne ĉiam konataj. Por iuj temas pri la aĝo aŭ la sanstato; unu simple tediĝis pro la lavango da mesaĝoj en la akademiaj retlistoj. Certe ne kulpas la timo pro ne reelekto, des pli ke, por 15 postenoj de la renovigata triono, entute restas nur 16 kandidatoj: se unu plia el la elirantaj bonvolus rezigni, oni eĉ ne bezonus voĉdoni!

Neniam la Akademio de Esperanto renkontis tiom malmulte da intereso. La negativa rekordo venas ĝuste naŭ jarojn post la pozitiva: en 1998 (prezidanto: Bormann; sekretario: Martinelli) aperis 28 kandidatoj por 17 postenoj. Interalie, post la nunaj elektoj, la restantaj literaturistoj estos nombreblaj per la fingroj de unu mano.

[HeKo 323 2-A, 6 feb 07]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0150 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0562 s s 
  Total: 0.0712 s s