Esperanta Civito

Umberto Eco (1932-2016), la itala esperantano


Antaŭ tri tagoj forpasis en Milano profesoro Umberto Eco, kiun en 2007 la Esperanta PEN kandidatigis por la literatura Nobel-premio, kune kun d-ino Marjorie Boulton.

Umberto Eco estis konata de multaj esperanto-intelektuloj jam pro la romano "La nomo de la rozo" (1980, tradukoj al kvindeko da lingvoj, sed ne al la nia, krom fragmentoj fare de Perla Martinelli en "Literatura Foiro"). Sed li disfamiĝis kiel parto de nia "annus mirabilis" 1993a, kiun ne hazarde Carlo Minnaja kaj Giorgio Silfer elektos por fermi la kvinan periodon de la esperanta literaturo.

Ne nur la jaro de la agnosko fare de PEN Internacia kaj de la revigliĝo de Iberio, kun Abel Montagut kiu aperigas sian epopeon "Poemo de Utnoa" (sed samtempe donas la lastan unkton al la Internaciaj Floraj Ludoj), kun la kvaropa libro malkaŝanta la poezian talenton de Miguel Fernández; sed ankaŭ la jaro de "La ricerca della lingua perfetta" de Umberto Eco (esperantigo de Daniele Mistretta, disponebla jam la postan jaron).

La verko de Umberto Eco definitive fermas epokon en la itala kulturo: tiun de la scienca interesiĝo pri esperanto kaj planlingvistiko nur fare de esperantistoj. Ĝin sekvos aro da aliaj studoj, unuavice la planlingvistika enciklopedio "Aga Magera Difura". Ene de du-tri jaroj, Italio regajnis la enorman malfruon en interlingvistika kampo kiun ĝi havis kompare kun Francio, ekzemple. Ne hazarde tiam ekfunkciis ankaŭ la kurso de prof. Fabrizio Pennacchietti en la universitato de Torino.

Umberto Eco estis nia plej valora itala esperantano. Omaĝon al lia memoro.

(Giorgio Silfer)

[HeKo 594 1-A, 22 feb 16]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0158 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0386 s s 
  Total: 0.0544 s s