Esperanta Civito

La Asembleo konstatis la bonfarton de KCE


La hieraŭa Asembleo de Kultura Centro Esperantista serene disvolviĝis en Ĉaŭdefono, kun la partopreno de naŭ el la dudek voĉrajtaj membroj (sama kvanto kiel 2014): krom individuaj Apogantoj, ĉeestis la reprezentantoj de LF-koop, de Esperanta PEN-Centro, de Feminisma Esperanta Movado (ili ĉiuj estas societoj registritaj en Svislando kaj kolektivaj Apogantoj).

La Asembleo konstatis kun ĝojo, ke la lasta jaro estis finance pozitiva, lige kun la tre bona rentumo de la luataj ĉambroj kaj apartamentoj en la Esperanto-Domo: KCE estas sendube la plej riĉa kaj bonfarta esperantista establo en Svislando -- donaci aŭ legaci al ĝi signifas esti certa pri bona utiligo de la mono por Esperanto. La nemoveblaĵo tamen ne okupas la ĉefajn energiojn de ĝiaj aktivuloj, danke al la kontrakto kun fondumo Pro Esperanto pri la domflegado, kiel regio. La prioritatojn por la domflegado tamen fiksas la KCE-Asembleo, kaj la stabo de la regio ilin plenumas.

KCE aktivis kadre de tri tegmentaj subjektoj: la kantone turisma rilate al luigo, Asocio de Lingvotestistoj en Eŭropo rilate al lingvaj ekzamenoj, la Esperanta Civito. La Asembleo decidis pri la reprezentantoj de KCE en la Forumo, dum la mandato 2017-2021.

La programo por 2016-2017 inkluzivas novaĵon: la tria kolokvo pri "Vivanta lingvo de vivanta komunumo" estos dediĉita al kompara semantiko kaj disvolviĝos meze de aprilo 2017, koincide kun la centa datreveno de la morto de Lazaro Ludoviko Zamenhof. Tiam okazos ankaŭ la Asembleo de KCE.

Inter la diversaj, estas menciinde ke la Asembleo ordonis al la Komitato repagi neniom el la garantia depono de luintoj Rooke-Liu, ĉar: a) ili ne pagis unu monatan luon; b) ili kaŭzis elspezojn ĉe advokato por reakiri la ŝlosilojn de la domo; c) ne ĉiu ŝlosilo estis redonita (mankas atestilo pri la denunco de eventuala perdo); d) ili forprenis ilojn el la metiejo, tamen posedatajn de KCE.

[HeKo 594 6-B, 28 feb 16]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0176 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0468 s s 
  Total: 0.0644 s s