Esperanta Civito

Survoje al la elektoj por la Senato en 2016


La Konsulo de la Esperanta Civito renkontis hieraŭ reprezentantojn de la tri listoj kiuj ĉeestas en la Senato. La renkonton partoprenis sen. Anna Bartek (Blanka listo), c-ano Stan Keable (Ruĝa listo) kaj sen. Giorgio Silfer (Verda listo).

Estis anoncita la kalendaro por la elektoj al la Senato en 2016:
15 septembro - lasta tago por liveri la kandidatlistojn
30 septembro - ĝenerala censotago
30 oktobro - lasta tago por dissendi la balotilojn
15 decembro - elektoj por la Senato.

La kandidatlistoj devas esti kuplitaj al propra programo, kaj enhavi minimume kvin maksimume dek naŭ kandidatojn. La unuaj du en la listoj estas la ĉefkandidatoj (por konsuleco respektive vickonsuleco). La kandidatoj devas havi minimume dek ok, maksimume sepdek kvin jarojn je la 15a de septembro.

La kandidatlistojn preparas KoKuSoj (Komitatoj kunordigaj kaj subtenaj). Por la Verda Listo: Marie-France Conde Rey, Julio Herrero kaj Giorgio Silfer. Por la Blanka listo Anna Bartek, Mushosi Birindwa kaj Georgi Mihalkov. Por la Ruĝa listo Apélété Agbolo, Stan Keable kaj Etel Zavadlav.

La lasta Senata sesio disvolviĝos en Budapeŝto, 4 aŭgusto 2016.

[HeKo 595 1-C, 1 mar 16]

C-ano Stano Keable informas:
Kvankam mi ja ĉeestis tiun kunveneton ĉe la Esperanto-Domo en Ĉaŭdefono (ĉar mi troviĝis jam surloke por la tre interesa kelktaga kolokvo
pri denaskismo), kun kelkaj senatanoj de la reganta Verda kaj opozicia Blanka Grupoj de la nuna Senato de la Civito, mi fakte partoprenis nur kiel observanto
-- individua civitano, ne reprezentanto -- por kompreni pli bone kiel funkcias la demokratio de la Civito. Ankaŭ, mi ne akceptis respondecon partopreni
komitaton por prepari kandidatliston -- mi nur diris ke mi la aferon pripensos.

Do, se iu ruĝa civitano, aŭ iu ne-civitano, volas pridiskuti kun mi pri la senataj elektoj, bonvole kontakti min ĉe <keablestan @ yahoo.co.uk>.

Neniu senatano de la Ruĝa Grupo, aŭ reprezentanto de 'ruĝaj' civitanoj, ĉeestis. Tamen, tio ne estis problemo, ĉar nur la kalendaro por la elektoj
estis adoptita, kaj mi konstatas, ke iu ajn grupo de civitanoj povos anonci liston de minimume kvin kandidatoj, kun propra politika programo.

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0174 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0427 s s 
  Total: 0.0601 s s