Esperanta Civito

"Historio de la esperanta literaturo" en Bolonjo


La aŭtoroj de "Historio de la esperanta literaturo", c-anoj Carlo Minnaja kaj Giorgio Silfer, prezentos premiere la duan represon de la verko, 2 aprilo 2016 ĉe Esperanto-Klubo "Achille Tellini" en Bolonjo (Italio).

La dua represo okazas nun, nur kvar monatojn post la unua represo kaj apenaŭ ok monatojn post la unua eldono. Entute pli ol kvincent ekzempleroj estas jam venditaj, distribuitaj, antaŭmenditaj: ĉu HEL survojas al la sama sukceso kaj havendo de PIV?

La prezento en Bolonjo tuj postas prelegon pri HEL fare de prof. Silfer dum Internacia Junulara Festivalo en Pesaro, kaj tuj antaŭas liajn analogajn prelegojn (foje en la angla, foje en la itala) ĉe la PEN-kluboj en Istanbulo kaj Ankaro.

[HeKo 595 6-B, 5 mar 16]                           
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0153 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0432 s s 
  Total: 0.0585 s s