Esperanta Civito

Ĉu propra domo por IIC?


La estraro de Itala Interlingvistika Centro ekzamenas ĉi-semajne la rezultojn de la esploroj komisiitaj al fondumo Pro Esperanto, por la eventuala senpaga akiro de nemoveblaĵo, kies proprieto restas ĉe itala fervoja entrepreno, sed kies posedo estas atribuebla al senlukra establo kun kulturaj aŭ/kaj socialaj celoj.

El tri diversaj hipotezoj, la komisiita fonduma konsiliano (c-ano Carmine Dello Spedale), asistita de la prokuristo de FPEF, rekomendas unu en Lombardio. Se la projekto konkretiĝus, ekzistus finfine Esperanto-Domo ankaŭ en Italio.

La prezidanto de Itala Interlingvistika Centro estas eksministro de Regiono Lombardio: ŝi oficas nuntempe kiel kortumano de la Esperanta Civito.

La kostoj por la flegado kaj la adaptado de la nemoveblaĵo estus financataj de hispana mecenato, tre proksima al Esperanta Naturamikaro.

(HeKo 597 2-B, 31 mar 16)
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0128 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0398 s s 
  Total: 0.0526 s s