Esperanta Civito

Otto Gabos donas al LF-koop la tradukrajton


La bildromano "Esperanto" de la fama komiksisto Otto Gabos, eldonita ĉe Casterman, estas tradukota al nia lingvo, kun la celo publikigi ĝin ĉe la sama prestiĝa eldonejo, kun la distribua subteno de LF-koop.

Pri tiu projekto interkonsentis hieraŭ la aŭtoro mem, kiu rezignas je tantiemo, kaj la prezidanto de LF-koop, c-ino Perla Martinelli, dum agrabla kaj fruktodona renkonto en Bolonjo.

Al Otto Gabos kaj lia bildromano la februara numero de "Literatura Foiro" ĉi-jare dediĉis la kovrilon kaj eseon. Otto Gabos esprimis ankaŭ la intencon partopreni la venontan festivalon de Angulemo, paralele al kiu la paktinta establo Esperanto Ĉarento planas realigi ekspozicion pri la naŭa arto en esperanto.

(HeKo 597 3-B, 2 apr 16)
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0129 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0468 s s 
  Total: 0.0598 s s