Esperanta Civito

Minnaja kaj Silfer prezentas la duan represon de HEL


C-anoj Carlo Minnaja kaj Giorgio Silfer prezentis hieraŭ en Bolonjo, ĉe la loka esperanto-komunumo, la duan represon de sia "Historio de la esperanta literaturo", ĵus liverita al la bindejo. Prof. Minnaja apogis sin al la bildoprelego farita jam en Lillo okaze de la premiero pri la verko, dum lia kolego kompletigis pri diversaj aspektoj, ankaŭ konsiderante diversajn komentariojn.

La libro, kies unua eldono elĉerpiĝis en nur kvar monatoj, kaj la unua represo same, survojas al granda sukceso: kiel recenzis d-ro Tazio Carlevaro por la gazeto "Heroldo de Esperanto", HEL estas "grava, dokumente bazita, sed certe kompleksa libro, kiu meritas atentan legon kaj studon."

"HEL krome proponas" daŭrigas la priliteratura redaktinto de "Esperanto en perspektivo", 1974 "propran, originalan, sed science funditan historian kaj literaturkritikan metodologion. Bona bazo por esperantologoj kaj literatur-sciencistoj. Ĝi bone tipigas la evoluon de la kulturo produktita en Esperanto-mondo. Kaj tial ĝi povus ne tro malfacile (almenaŭ parte) tradukiĝi kaj remuldiĝi en naciaj lingvoj ne propagandcele, sed stud- kaj analizcele por studantoj de literaturo kaj kulturo."

La aranĝon prizorgis precipe ges-roj Amadei kaj la nova prezidanto de la loka klubo, s-ro Ivan Orsini.

(HeKo 597 4-B, 3 apr 16)
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0146 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0514 s s 
  Total: 0.0660 s s