Esperanta Civito

PEN-komuniko al turka-kurda packonferenco

Esperanta PEN-Centro esprimis sian politikan subtenon al turka-kurda packonferenco, organizita de la respektivaj PEN-centroj en Amedo dum la venontaj tagoj, sekve de la akriĝo de la situacio komence de la nuna jaro.

Laŭ sen. Giorgio Silfer, kiu reprezentas la esperantan literaturon en la PEN-Packomitato, "la kooperado de la turka kaj kurda PEN-centroj estas admirinda ekzemplo, kiu avane gardas nian mondan organizon. Aliflanke, packonferenco bezonas ambaŭ flankojn ĉe la tablo: la konflikto ne estas inter la turka kaj kurda popoloj, sed inter la nuna "inteligenta flanko" de Turkio kaj la nacia registaro", li skribis. "Ĉi-kaze la registaro ne ĉeestas. Tial la konferenco estus sukcesa nur se prepare al alia, inkludanta ĉiujn partojn", li daŭrigis.

"Nia unua rekomendo estas distingi inter la ŝtato kaj la respondeco de la registaro, lasante pordon malfermita al prezidento Erdogan: donu nur al li la respondecon fermi ghin."

"Ni ankaŭ pensas ke la solvo de la kurda demando situas en la procezo de sekulariĝo de Turkio. Defendi la duan signifas ankaŭ faciligi la unuan. Sekularigo signifas ankaŭ forviŝi la malbonan parton de la pasinteco. Modifo de la historia sinteno necesas ambaŭflanke, ĉi-okaze."

"PEN Internacia kaj ĉiuj literaturaj centroj (ĉiu centro reprezentas ne naciŝtaton, sed literaturon) devas studi kaj kompreni la situacion en la areo, se ili volas helpi por konstrui pacon. Ili devus kuraĝigi dialogon kaj gvidi ĝin. Tial ke Turkio membras en Konsilio de Eŭropo, kies celoj estas libero kaj respekto pri la homaj rajtoj, PEN Internacia povus insisti por diplomatizi la kurdan demandon en tiu kunteksto, akorde kun la misio de PEN" konkludis la bondezira mesaĝo.

[HeKo 599 1-B, 23 apr 16]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0148 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0428 s s 
  Total: 0.0576 s s