Lingva Komitato
Ekde la 1a de oktobro 2006 ekzistas la Lingva Komitato de Esperantio (LK), kies tasko estas respondi al lingvaj demandoj, konforme al la leĝo aprobita de la Senato la 21an de julio 2006.Laŭ dekreto de la Konsulo, prof. d-ro Walter Zelazny, kiu prezidas la Lingvan Komitaton (sen voĉrajto), la nunaj Lingvaj Komitatanoj estas gec-anoj sen. Perla Ari Martinelli, André Cherpillod, Leendert C. Deij, Gbeglo Koffi, Carlo Minnaja, sen. Bertil Nilsson, sen. Giorgio Silfer, sen. Ljubomir Trifonĉovski. Entute ok.
La aktisto de la Lingva Komitato estas c-ano Mushosi Birindwa.
La oficiala teksto de la respondoj de la LK-anoj al specifaj demandoj aperos unuavice en la revuo "Literatura Foiro" kaj estos afiŝita en la retejo de la Esperanta Civito.
(aprobita de la Senato la 21an de julio 2006)
Art. 1
Celo
1. La Lingva Komitato (poste: LK) estas konstanta komisiono por konsili pri specifaj lingvaj demandoj la instituciojn kaj instancojn de la Esperanta Civito, konforme al la art. 6 par. 3 de la Konstitucio.
2. La LK ne havas juran personecon, sed estas agnoskita kiel Civita institucio.
2. La LK ne havas juran personecon, sed estas agnoskita kiel Civita institucio.
Art. 2
Membreco
Membreco
1. La membreco en la LK estas dumviva, rezervita al esperantologoj kiuj havas la civitanecon.
2. Estas laŭrajte Lingvaj Komitatanoj, krom kontraŭa opinio skribe esprimita:
a) ĉiuj membroj de la Akademio de Esperanto, nunaj kaj eksaj, kiuj havas la civitanecon;
b) ĉiuj kandidatoj al la Akademio de Esperanto, ekde 1998, kiuj havas la civitanecon.
3. Al la laŭrajtaj LK-anoj aldoniĝas tiuj nomumitaj de la Konsulo, kiu nomumas maksimume kvin dum sia mandato.

Art. 3
Eksiĝo / Eksigo
Eksiĝo / Eksigo
1. Ĉiu LK-ano rajtas eksiĝi, per klariga letero al la Konsulo.
2. La Konsulo rajtas eksigi LK-anon, aŭdinte la opinion de la LK kaj respektante lian rajton apelacii ĉe la Kortumo, ene de tridek tagoj post la dekreto de eksigo.
2. La Konsulo rajtas eksigi LK-anon, aŭdinte la opinion de la LK kaj respektante lian rajton apelacii ĉe la Kortumo, ene de tridek tagoj post la dekreto de eksigo.
Art. 4
Strukturo
Strukturo
1. La Konsulo kunvokas kaj prezidas la LK-on, kies oficialajn aktojn li subskribas. Li tamen ne voĉdonas, se li ne estas mem LK-ano.
2. La Lingvan Komitaton asistas aktisto, nomumita de la Kapitulo, kun specifa kontrakto kiu klarigas la koncernajn taskojn: protokoloj, arkivo, diskutlisto ktp.
2. La Lingvan Komitaton asistas aktisto, nomumita de la Kapitulo, kun specifa kontrakto kiu klarigas la koncernajn taskojn: protokoloj, arkivo, diskutlisto ktp.
Art. 5
Demandoj
Demandoj
1. La LK respondas senpage al demandoj de la Civitaj institucioj kaj instancoj.
2. Establoj kaj individuoj povas fari demandojn al la LK kontraŭ pago de modera tarifo, fiksita de la Kapitulo. La tarifo estas rabatebla, ene de direktivo Hiltbrand, se la establo aliĝis al la Pakto aŭ la individuo havas la civitanecon.
3. La enspezoj pro la konsultoj de la LK iras en konton ĉe la Civita Banko rezervitan al la LK.

Art. 6
Proceduro
Proceduro
1. Lingva demando estas adresita al la LK, kies aktisto transdonas al ĉiu LK-ano la demandon kaj eventualan aneksan dokumentaron.
2. La aktisto povas deklari demandon kiel nericeveblan, se ĝi ne kongruas kun la celoj de ĉi tiu leĝo.
3. Post adekvata interna diskuto, la LK decidas pri respondo, kiu validas nur se ĝin aprobas du trionoj de la tuta LK.

Art.7
Baloto
Baloto
1. La baloto en la LK okazas perkoresponde kaj neniam estas sekreta.
2. La nepartopreno en la baloto estas enkalkulita kiel nea voĉo.
2. La nepartopreno en la baloto estas enkalkulita kiel nea voĉo.
Art. 8
Organo
Organo
La Konsulo indikas la revuon, aliĝintan al la Pakto, kie aperu la aktoj de la LK.
Art. 9
Financa klaŭzo
Financa klaŭzo
1. La enspezoj laŭ la art. 5 par. 3 de ĉi tiu leĝo, plus la specifaj donacoj, legacoj kaj alio konforma al la Civitaj normoj, estas je dispono de la instituciaj bezonoj de la LK, ĉe la Civita Banko.
2. La monon de la LK administras la Kvestoro.
2. La monon de la LK administras la Kvestoro.