Esperanta Civito

Unika inaŭguro de Civita legacio


Tute novtipa estis la oficiala inaŭguro de la Okcidenta Legacio de la Esperanta Civito, hieraŭ matene en Bruselo. Ĝi enfokusiĝis al la eksteraj NROj kaj instancoj kun kiuj la Civito kaj/aŭ ĝiaj paktintoj havas konstantajn rilatojn.

La Vickonsulo donis unue la parolon al c-ano Jean-Marie Jacques, legacia korespondanto, kiu konigis per sinteza filmeto la historion de unika fenomeno: la neŭtrala Moresneto. Ĉi tiu teritorio, aneksita al Belgio en 1919, ekzistis ekde 1816 (ducentjara jubileo ĉi-monate) kiel aparta subjekto de internacia juro. En 1908 ĝi preskaŭ fariĝis liliputa ŝtato kun esperanto kiel oficiala lingvo.

Venis la vico de la salutoj de la honoraj gastoj. Asocio de LingvoTestistoj en Eŭropo (ALTE), kun sidejo en Kembriĝo, prezentis sin per eleganta prelegeto de prof. Bart Deygers, unu el la komisionestroj. Kompletigis d-ino Perla Martinelli, klarigante la rolon de KCE, institucia aliĝinto al ALTE, kie ĝi reprezentas esperanton.

C-ino Martinelli transdonis ankaŭ la saluton de d-ino Cosima Schenk, kiu kunordigas la Eŭropan Komisionon de Internacia Konsilio de Virinoj (CIF/ICW), al kiu referencas ankaŭ Feminisma Esperanta Movado. La oficiala mesaĝo de ĉi-lasta al la baldaŭa konferenco en Moskvo estis ankaŭ disdonita.

Naturamika Internacio (NFI), kun centra oficejo en Vieno, sendis la bondeziron de sia prezidanto, Manfred Pils. Kaj s-ino Seda Orhan Defranceschi, responsa pri la iama oficejo de NFI en Bruselo, prezentis koncize la celaron de NFI. Ŝian prezenton kompletigis la klarigo pri la rolo de Esperanta Naturamikaro kaj de la unua naturamika Esperanto-Domo, en Andaluzio.

La bondeziron de UNPO (Organizo de nereprezentataj popoloj) transdonis sen. Joël Batila, kiu klarigis pri la rilatoj ene de ĉi tiu UN de la neagnoskitaj popoloj, kie ankaŭ la Esperanta Civito estas oficiala observanto. Nome de la kabinda popolo, por kies lingvo estis adoptita ankaŭ la alfabeto de esperanto, parolis la prezidanto de la Kabinda Respubliko en ekzilo, pastoro Afonso Masanga.

Post la paŭzo kaj la tostado, la parolon ricevis d-ro Rolando Meerbergen, kiu prelegis pri la justa investado. Lia prelego, kaj la nacieco de la plejmulto de la ĉeestantoj, perfekte kongruis kun unu el la prioritatoj de la nuna Kapitulo, nome la subteno al Afriko.

La tutan inaŭguron agrabligis la muzikaj intermezoj de Anjo Amika, tiel ke nia lingvo sonis plej melodie en aranĝo kie la franca estis la diplomatie helpa lingvo.

(HeKo 600 6-C, 8 maj 16)
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0116 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0433 s s 
  Total: 0.0549 s s