Esperanta Civito

Bibliotekoj kaj Jubilea Jaro ĉe la Forumo

Direktivo proponita de Itala Interlingvistika Centro, pri komuna integrita biblioteka sistemo en Esperantio, kaj rezolucio proponita de LF-koop pri la celebrado de la Zamenhofa Literatura Esperanto-Jubileo 2009, reliefas en la tagordo de la venonta Foruma sesio, apud la ordinaraj plenumoj: adiaŭa saluto de la eliranta Konsulo, rektoro c-ano Walter Zelazny, elektoj de la Kortumo 2008-09, akcepto de novaj establoj (inkluzive de unu landa asocio, jam la dua post Meksika Esperanto-Federacio), proklamo de la balotrezulto por la Senato.

La KIBS-direktivo klopodas kunigi kaj sistemigi diversajn iniciatojn koncerne la bibliotekojn de Esperantio: de la deponrajto ĝis la Internacia Tago de la Esperanto-Biblioteko. Ĉi-lasta, antaŭvidita dum la 42a semajno de la jaro (la tria en oktobro), estis lanĉita en 2005 per rezolucio, kies valideco ĉesis fine de la mandato, kiel okazas por ĉiuj rezolucioj kaj rekomendoj.

En 2009 la Esperantianaro festos trioblan jubileon, se la koncerna rezolucio estos aprobita. Temos pri la 150a datreveno de la naskiĝo de Lazaro Ludoviko Zamenhof, la centa datreveno de la Internaciaj Floraj Ludoj (per kiuj la esperanta popolo kolektive agnoskis la ekziston de originala literaturo en esperanto), la kvardeka jarkolekto de "Literatura Foiro", la plej longe aperanta kultura revuo en nia lingvo.

La direktivopropono estos submetita al telematika forumokonsulto, laŭ la normo valida por ĉiu leĝo aprobota de la Forumo.

[HeKo 323 9C, 15 feb 07]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0153 s s(22 Requests)
  PHP: 0.1089 s s 
  Total: 0.1241 s s