Esperanta Civito

Neniu afrikano en la estonta UEA-estraro

Neniu afrikano estas kandidatigita fare de la (s)elekta komisiono por la Estraro de Universala Esperanto-Asocio elektota ĉi-somere en Nitro. Kaj neniu afrikano estas kandidatigita kiel C-komitatano, fare de la sama komisiono. La selekta proceduro ŝajne funkcias kiel kutime, spite al klopodo malsovetigi ĝin

Laŭ la ĝisnuna kutimo, oni jam scias ke plian jartrion prezidos d-ro Mark Fettes, vicprezidos Stefan MacGill kaj sekretarios Martin Schäffer. La nombro da azianoj duobliĝus (koreo, nepalano) kaj restus tri en Ameriko (norda, centre, suda). Sed la "nigra kontinento" plu kuŝus ekstere: fakte la sola kontinento, ĉar s-ro MacGill naskiĝis kaj vivis kvaronon de jarcento en Oceanio, dum d-ro Fettes mem difinas sin ankaŭ nov-zelandano. Fine, nur unu virino estraraniĝus.

Afrikanoj kaj virinoj restas marĝene, en UEA same kiel en la Akademio de Esperanto; kaj en TEJO? Ĉu iam ekzistos tiel avangarda supernacia subjekto, kiu aŭdacas kandidatigi afrikan virinon por la plej alta posteno?

[HeKo 601 9-A, 25 maj 16]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0156 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0428 s s 
  Total: 0.0584 s s