Esperanta Civito

Borde de la Danubo la lasta tago de ARTE

La kulturdomo de Leányfalu, kies vicdirektorino parolas esperanton, gastigos la lastan tagon de Arta Renkonto Transnacia en Esperanto, 4 aŭgusto 2016.

La partoprenantaro ekskursos matene (se eble per pramo sur la Danubo) de Budapeŝto al Szentendre. Post vizito de la pitoreska urbeto ili atingos la tuj najbaran Leányfalu por la tagmanĝo, post kiu disvolviĝos la Asembleo de Feminisma Esperanta Movado.

Je la 16h00, en la kulturdomo, c-ano Giorgio Silfer gvidos la studrondon "Krei artkomedion en esperanto", kiu enfokusiĝos al la kanvaso de "La verda Arlekeno". Sekvos literatura kafejo, al kiu estas invitita István Nemere.

Je 20h30 la koncerto de Anjo Amika fermos la programon kaj la tutan ARTE.

[HeKo 602 5-B, 1 jun 16]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0125 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0473 s s 
  Total: 0.0598 s s