Esperanta Civito

UEA-membraro ne kreskis, malgrau granda UK


Laŭ la oficiala raporto de la Estraro, Universala Esperanto-Asocio en 2015 perdis cent membrojn: la tuta anaro (de UEA plus TEJO) atingis 14.716 sume.

La falo estis rimarkinda rilate la nombron de aligitaj membroj (minus 574, egale al minus 5,86%), sed ĝin kompensis la kresko de individuaj membroj. Tiun ĉi kreskon kaŭzis la aliĝoj al UK en Lillo, kun forta puŝo ĝuste el Francio (plus 320 IMoj).

En la fina saldo de la membraro, pli malpli ekvilibra sed terure stagna kompare kun la strategie celata dekmilo da IMoj, reliefas la migrado de pli alta kotiza kategorio al pli malalta: el la buĝetitaj 92.000 eŭroj pro membroj-abonantoj rezultis nur 82.733, dum la membroj kun jarlibro liveris 41.698 anstataŭ la antaŭviditaj 29.000 -- ankaŭ ĉi tie la fina saldo ekvilibriĝas.

Revenante al 14.716 unuoj de la tuta membraro: 712 el ili (praktike 5%) estas donacitaj kotizoj (per fondaĵo Canuto); kaj ĉar en 2015 la senpaguloj estis 819, la perdo de cent anoj klariĝus ankaŭ tiel.

Ĉiukaze, la tondila aperturo inter IMoj kaj AMoj pli kaj pli malvastas: en 2015 estis 5.501 individuaj mebroj kontraŭ 9.215 aligitaj. La proporcio proksimiĝas jam al du kontraŭ tri, kiam antaŭ dudek kvin jaroj ĝi estis ankoraŭ unu kontraŭ kvin aŭ eĉ ses. UEA fariĝas pli kaj pli asocio de individuaj membroj, kiuj tamen elektas (se elektas) nur dekonon de la Komitato, kompare kun naŭ dekonoj el la landaj kaj fakaj asocioj.

[HeKo 603 3-A, 8 jun 16]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0148 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0442 s s 
  Total: 0.0590 s s