Esperanta Civito

Brexit: kiuj sekvoj por la lingvopolitiko en EU?

Baldaŭ la brita popolo referendumos pri la demando "To be or not to be in Europe?". La hamleta dubo solviĝus al sinmortigo, laŭ eŭropistoj, aŭ tute male, laŭ sendependistoj.

Se Britio elirus el EU, sendube la statuso de la angla ŝanĝiĝus: ĝi ne rajtus plu esti unu el la oficialaj lingvoj de la Unio. Teorie, la angla devus tuj malaperi el la parlamentaj aktoj. Pli malrapida estus la redimensiigo de la angla tie, kie ĝi estas praktike la sola laborlingvo, kiel en la templo de la plej malamata valuto, la Eŭropa Banko en Frankfurto.

Kompreneble la angla restus oficiala lingvo de NATO kaj de Konsilio de Eŭropo (apud la franca kaj tiu de la laŭvica prezidanto), kaj ĝia graveco en la mondo, bazita precipe sur la usona superpotenco, apenaŭ malkreskus. Sed kio okazus efektive ene de Eŭropa Unio? Lingve, ĝi povus rezervi surprizon.

Prof. Giorgio Silfer, Vickonsulo de la Esperanta Civito, esploras la demandon. La respondon li liveros fine de julio 2016, okaze de la Internacia Konferenco pri Lingva Komunikado en Eŭropo, disvolviĝonta en la universitato de Nitro sub la aŭspicio de d-ro Miroslav Lajčák, Ministro pri Eksteraj kaj Eŭropaj Aferoj de Slovakio. Se lia referaĵo ne estus akceptita de la organiza komitato, ĝin ricevos la Parlamento de la Esperanta Civito, dum sia ordinara sesio en Budapeŝto komence de aŭgusto.

C-ano Silfer estis funkciulo de la Parlamento de Lombardio, en estraj postenoj, de 1985 ĝis 2000. Fine de sia kariero li gvidis la parlamentan oficejon pri internaciaj rilatoj, kun specifa responso pri Eŭropaj institucioj. Kiel gastprofesoro li gvidis kursojn pri eŭropaj institucioj en diversaj universitatoj, ekde la Ekonomika en Varno, kiam Bulgario ankoraŭ ne eniris Eŭropan Union.

[HeKo 603 6-E, 11 jun 16]

C-ano Marek Bamberski komentarias:
La statuso de la angla lingvo ne estos formale ŝanĝita, ĉar la dua oficiala lingvo de Malto estas ĝuste tiu ĉi lingvo. Sur la insulo scipovas ĝin 88%, la italan 66% kaj pli ol 17% la francan.

C-ano Giorgio Silfer respondas:
La oficiala statuso de lingvo en EU ne dependas de ĝia parolantaro. La katalunan parolas dek tri milionoj, sed jure ĝi postrestas la gaelan. Kaj estas dubinde ke Malto (kaj Irlando) subtenos la anglan... almenaŭ ne en la Parlamento, kiu estas la plej babela el ĉiuj instancoj de EU.

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0151 s s(22 Requests)
  PHP: 0.1108 s s 
  Total: 0.1259 s s