Esperanta Civito

Clara Sancricca kaj "Controcanto" en ARTE

La dramo "Felici tutti / Feliĉas ĉiuj" de Clara Sancricca inaŭguros la unuan ARTE, Artan Renkonton Transnacian en Esperanto, 31 julio 2016 je 20h30 en Budapeŝto, per antaŭpremiero celanta unuavice la itallingvan publikon, do ital(ist)ojn en Hungario.

Nupta tago. Feliĉas ĉiuj. Subita milito. Kelkaj mortas, aliaj fuĝas. Pramo kaj albordiĝo en Italio. Kaj poste? Clara Sancricca konstruis nekutiman itineron, aksitan sur la rifuĝanta komunumo, profilante konfronton lingvan kaj homan samtempe. Tial la rifuĝantoj sin esprimas en lingvo stranga sed familiara – lingvo por mondcivitanoj, kiu proksimigas sed ankaŭ marĝenigas. El konfronto inter lingvoj tiel (mal)similaj, itala kaj esperanta, fontis escepta teatra sperto.

La dramon surscenigos la ensemblo "Controcanto": dekduo da junaj geaktoroj el la provinco de Romo. Ili replikos specife por la esperantlingva publiko la postan tagon, 1 aŭgusto 2016, samhore kaj samloke.

Informas budapest ĉe esperantio.net kaj ankaŭ nia redakcio.

[HeKo 603  8-B, 13 jun 16]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0184 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0463 s s 
  Total: 0.0647 s s