Esperanta Civito

"Femina" fermas sian jardekon papere

Kvardek numeroj po minimume dudek ok paĝoj de la revuo "Femina" en dek jarkolektoj, el kiuj la unua sub la respondeco de c-ino Agneta Emanuelsson kaj la ceteraj naŭ redaktitaj de c-ino Perla Martinelli. "Femina" fariĝis la plej longdaŭra kaj interesa periodaĵo (ne nur) por virinoj en esperanto.

La lasta numero proponas, en bunta vesto, riĉan enhavon: Marie-France Conde Rey recenzas du interesajn filmojn kiu aparte koncernas virinojn, el Pollando respektive Turkio; Judit Felszeghy kaj Elena Popova aperigas sian beletraĵon, proze respektive poezie; Chiara Macconi prezentas la lastan Nobel-laŭreatinon pri literaturo, Svetlana Aleksijeviĉ, dum Polina Kalnickaja proponas analizon de Irina Solomatina pri la feminisma situacio en Belorusio.

Pri feminismo specife okupiĝas Perla Martinelli, analizante la kontribuon de Ida Magli. Ŝi ankaŭ dediĉas atenton al ĉina Nobel-laŭreatino kaj al Ada Byron Lovelace.

Klara malkaŝas sin en sia lasta artikolo, Helmi Martikainen recenzas la ŝi-teraturan parton de "Historio de la esperanta literaturo" de Minnaja-Silfer, kaj Marie-France Conde Rey prezentas la francan revuon "Causette".

Feminisma Esperanta Movado decidis transloki sian organon al konstruata retejo.

[HeKo 604 5-B, 22 jun 16]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0161 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0600 s s 
  Total: 0.0761 s s