Esperanta Civito

La Senato sin esprimu inteligente pri azilpetantoj

La opinio de la parlamentaj frakcioj en la Senato de la Esperanta Civito estas klaraj rilate Eŭropan Union: principe favoraj la Verda kaj la Blanka grupoj, principe kontraŭa la Ruĝa, laŭ la programoj kuplitaj al la kandidatlistoj en 2011. Ne same klare esprimitaj starpunktoj ekzistas pri la temo de la azilpetantoj, kaj pri la migrofluoj ĝenerale: certe en la Senato okazos debato.

Eblas tamen trovi referencon en la Konstitucio, artikolo 2, kies unua paragrafo diktas: 1. (...) la Civito celas firmigi la rilatojn inter la esperantistoj kiuj sentas sin apartenantaj al senŝtata diaspora lingva grupo, laŭ la difino en la art. 1, § 5, de la Universala Deklaracio pri la Lingvaj Rajtoj, proklamita en Barcelono la 6an de junio 1996.

Kvankam la citita Deklaracio ne havas la same normigan valoron de la Universala Deklaracio pri la Homaj Rajtoj, al kiuj la Civitaj leĝoj devas kongrui, ŝajnas evidente ke tiu difino karakterizos la pozicion de la Senato rilate rifuĝintojn, ĉar ankaŭ ili (kune kun enmigrintoj, nomadoj kaj diasporanoj) estas menciitaj en la citita paragrafo.

La Universala Deklaracio pri la Lingvaj Rajtoj esence distingas inter lingvaj komunumoj kaj lingvaj grupoj. Tio kaŭzas diferencigon en la aplikado de la respektivaj rajtoj. Konkrete, se al la rifuĝintoj oni agnoskus la rajtojn postulitajn en la ĵusa politika starpunkto de Universala Esperanto-Asocio, tiam oni konsiderus ilin lingva komunumo, anstataŭ lingva grupo.

Tial UEA metis sin kontraŭ la Deklaracio de Barcelono, la ĝis nun plej kompleta dokumento pri lingvaj rajtoj. La Civita Senato devos trovi vojon kiu kongruas kun la Deklaracio. Krome, ĝi devos trovi rolon por esperanto en ĉi tiu kunteksto: rolon, kiun UEA ne kapablas vidi.

(Giorgio Silfer, vickonsulo)

[HeKo 604 5-C, 23 jun 16]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0138 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0387 s s 
  Total: 0.0525 s s