Esperanta Civito

TEJO-membroj ĝis 35 jaroj? Enketa rezulto


Ambigua rezulto de enketo ĉe la individuaj membroj de Universala Esperanto-Asocio, aĝantaj inter 31 kaj 35 jaroj. La sola datumo interprebla kun certeco estas la nombro da enketitoj: entute nur 120 personoj -- tiom da individuaj membroj gajnus TEJO, se la aĝlimo alitiĝus. Tial ke en 2015 la junaj IMoj el ĉiuj kategorioj atingis sume 431 (en 2014: 449), per la nova aĝlimo TEJO kreskus je 28% proksimume.

Entute respondis 38 enketitoj (31,7%): supozeble ĉiuj engaĝitaj favore al la altigo, dum inter la ceteraj regis manko de intereso. Fakte almenaŭ 23,1% sentus sin ĝenitaj de pli longa TEJO-aneco (kaj ili estas plejparte ne aktivaj), dum duono de la ne ĝenitaj estas aktivuloj.

Aritmetike ŝajnas, ke la plimulto de la 30-jaruloj konsentus pri longa TEJO-aneco; konkrete ŝajnas, ke longan anecon deziras la TEJO-gvidantoj kiuj devus forlasi la junularan movadon pro sia naskiĝdato. Kial? Psikologia dedukto estas, ke ili deziras daŭre senti sin junaj; sed ekzistas pli strategia kaŭzo.

La generacio kiu portis TEJOn al novaj statuto kaj statuso ne fartas en tre juna stato, sendepende de la ŝtato: ekzemple la nuna prezidanto, Michael Boris Mandirola, estas jam plene 28-jara. Tial ke la efikoj de la statutreformo komplete montriĝos ne antaŭ 2018, evidente tiu generacio volas mastri la nunan reforman procezon relative longe post ĝia efektiva starto.

Eblas ankaŭ ke silente formiĝas cirkvito de (baldaŭaj kaj ĵusaj) 30-jaruloj, kun piedo jen en la TEJO-estraro jen en UEA-centralo, jen en privata entrepreno kosm(al)a, jen en la estraro de asocio univers(al)a (prefere inaj piedoj en la dua tipo de aloj). Ili aktivas esperantiste por akiri subvenciojn, danke al kiuj ili kaj iliaj geamikoj vojaĝas senpage aŭ/kaj havas unujaran salajratan postenon en Nederlando (paradizo por ĉiu orientiĝo): ĉiukaze eblas flosi en internaciaj akvoj.

Kiu vivos (el la nunaj onkloj pli ol 70-jaraj), tiu vidos.

[HeKo 606 4-A, 14 jul 16]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0143 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0686 s s 
  Total: 0.0829 s s