Esperanta Civito

Kia pacifismo por Esperantio? Propono de sen. Karibe


La Konsulo de la Esperanta Civito malfermis la senatokonsulton pri nova leĝpropono, prezentita de sen. Riichi Karibe (Verda grupo), kaj subskribita ankaŭ de sen. Conde Rey kaj Silfer. La propono koncernas la servon en armeo.

La Esperanta Civito aplikas normojn de la svisa kodo, kiam ne ekzistas propra Civita normo: ekzemple, la normo pri la familia nomo de edzino diverĝas de tiu valida en Svislando, surbaze de Lex Valeria pri la familia juro. Rilate al la militrifuzo kaj al la civila servo anstataŭ la armea, Svislando tre malfruis kompare kun la ceteraj eŭropaj landoj: ĝis 1996 oni riskis la prizonon. Ankoraŭ nun, se sviso sidis en prizono pro militirifuzo, li povas havi problemojn, ekzemple en la serĉado de laborposteno. Krome, ne estas tute diveneble, kio okazus kun militrifuzanto dum milita tempo.

En la esperanta popolo ne mankas kondamnitoj al prizono pro militrifuzo. Unu el ili estas eĉ elektita al la nuna Senato. Necesas havi propran normon kiu distancigas la Civiton el la svisa leĝo.

La okazo estas oportuna ankaŭ por difini nian kulturon de paco. Pacifismo havas multajn nuancojn. Laŭ la leĝproponintoj, ĝi estas esprimita en plej trafa maniero per la artikolo Naŭa de la Japana Konstitucio. Laŭ ili, adopti ĝian bazan principon signifas ankaŭ fari kuraĝan politikan elekton, favore al la gardado de tiu artikolo en la koncerna Ĉarto.

La leĝpropono pri pacifismo estos en la tagordo de la senata sesio, venontan monaton en Budapeŝto.

(HeKo 607 4-C, 21 jul 16)
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0121 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0434 s s 
  Total: 0.0554 s s